La ĥorknaboj | |
---|---|
Afiŝo de la filmo | |
filmo | |
Originala titolo | Les Choristes |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | franca |
Kina aperdato | 17-a de marto 2004 |
Daŭro | 96 minutoj |
Ĝenro | drama komedio muzika filmo |
Kameraado | Carlo Varini, Jean-Jacques Bouhon, Dominique Gentil |
Buĝeto | 5 500 000 € |
Reĝisoro(j) | Christophe Barratier |
Produktisto(j) | Arthur Cohn Jacques Perrin Gérard Jugnot |
Scenaro | Christophe Barratier kun Philippe Lopes-Curval |
Filmita en | Château de Ravel • Courpière • Chauriat • Manglieu |
Loko de rakonto | Francio • Usono |
Muziko de | Bruno Coulais |
Ĉefrolantoj | Gérard Jugnot Maxence Perrin Jean-Baptiste Maunier François Berléand Kad Merad |
Produktinta firmao | Pathé Galatée Films France 2 Cinéma Novo Arturo Films Vega Film |
Honorigoj | Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komponisto |
IMDb | |
Les Choristes - en Esperanto "La ĥorknaboj" - estas muzika kineja filmo franclingva, kiu realiĝis gvide de la reĝisoro Christophe Barratier. La filmo publikiĝis en 2004. Krom en Francio, kie la produktaĵo iĝis unu el la plej grandaj sukcesoj de la nacia historio pri kino, ĝi aparte sukcesis en la najbara lando Germanio, kie pli ol miliono da spektantoj rigardis la filmon kineje, kaj multaj pliaj hejme per lumdiskego.
En 1949, la senlabora muzikinstruisto Clément Mathieu ricevas la postenon de edukisto en lerneja orfejo kaj edukejo por sendisciplinaj knaboj. La regometodoj de la direktoro Rachin estas imprese kruelaj kaj nehumanecaj, kaj koresponde sovaĝe ŝajnas esti la knaboj tie "gardataj". Clément Mathieu sekrete entuziasmigas la knabojn por ĥora kantado, malfermas iliajn animojn kaj fine eĉ konvinkas la kruelan direktoron akcepti iom pli homecan rigardon al siaj subuloj. Kiam tamen tragike incendie forbruliĝas granda parto de la konstruaĵo, la direktoro rapidas kulpigi la "sendisciplinigajn" muzikajn instrumetodojn de Clément Mathieu kaj maldungas lin. Kiam la instruisto forlasas la orfejon kaj edukejon, eta orfo elŝteliĝas el la "malliberejo" kaj kaŝe akompanas la instruiston, kiu kvankam li ne havas leĝan rajton teni la knabon ne sukcesas resendi lin al tiom senkora ĉirkaŭaĵo. Kelkajn monatojn pli poste konatiĝas la kruelaj instrumetodoj de direktoro Rachin, kiu mem senposteniĝas, la knaboj ricevas pli homecan edukon kaj iuj neorfoj el ili ankaŭ revenas al siaj familioj. En la koro ili tamen tenas la sonojn de la ĥora kantado, kaj tre multajn jarojn poste rerenkontiĝas la eksa orfa knabo fuĝinta kun la instruisto, Pépinot, kaj la eksa soloisto de la knaba ĥoro, Pierre Morhange, kiu tenis sian vekitan entuziasmon pri muziko kaj iĝis agnoskata orkestra dirigento. La magio de muziko ŝanĝis la vivon kaj de la lernejaj knaboj kaj de la instruisto - kaj ĝi kortuŝas ankaŭ la filmajn spektantojn.