Les enfants du marais | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Les Enfants du marais |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1999, 13 jul. 2000 |
Ĝenro | drama filmo, komedia filmo |
Kameraado | Jean-Marie Dreujou |
Reĝisoro(j) | Jean Becker |
Produktisto(j) | Christian Fechner |
Scenaro | Sébastien Japrisot • Georges Montforez |
Filmita en | Liono |
Muziko de | Pierre Bachelet |
Rolantoj | Jacques Villeret • André Dussollier • Michel Serrault • Jacques Gamblin • Isabelle Carré • Charles Tordjman • Élisabeth Commelin • Éric Cantona • Gisèle Casadesus • Jacques Boudet • Jacques Dufilho • Jenny Clève • Philippe Magnan • Roland Magdane • Suzanne Flon • Eriq Ebouaney • Jacques Dynam • Isabelle Sadoyan |
IMDb | |
Les enfants du marais ("La infanoj de l'marĉo") estas franca filmo de Jean Becker, aperinta en 1999.
Temas pri du viroj fariĝintaj amikoj pro cirkonstancoj. Dum Riton ĉiam vivis en la marĉo kun siaj dua edzino kaj tri infanoj, Garris instaliĝas ĉi tie post malmobilizo el la batalkampoj dum "fia milito". Li konservas profundan moralan nekuraceblan cikatron. La unua estas mallerta kaj mallaborema, la dua estas elturniĝema kaj efika.
Ilia renkontiĝo estas hazarda, ilia ligo fariĝas evidenta. Ilia unuiĝo fariĝos ilia forto en la ĉiutagaj taskoj, kiuj ebligas al ili pluvivi. Ili vivas el malmulte pagataj laboroj, kiuj tamen garantias al ili esencan valoron: liberecon. Libereco, kiun oni envias kaj kiu ŝajnas ligita al "ilia" marĉo. Simbolo de paradizo samtempe malfirma kaj minacita.
Ambaŭ kunuloj havas komunan punkton: ilian am-malkontentiĝon; Riton lasis sian unuan edzinon foriri, Garris vidas pretenditan amon de Marie foriri. Ili kune aspiras al pasio kaj viv-ĝuo, kiujn iliaj am-aventuroj ne plenigas.
Fakte tiu filmo rakontas la vivon de liberaj kaj ĝuemaj homoj, kiujn la necesaĵoj de la vivo senĉese akaparas. Oni flaras la odorojn de arbaro, oni aŭdas la fluon de rivero de nia infaneco. Dum momento de retro-iro oni eliras el la ĉiutaga vivo kaj perdiĝas en la rememorojn. Nostalgia, tamen viviga filmo, ĉar la reĝisoro brile sukcesas ligi pasinton, estanton kaj estonton.