Lesley Lokko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Lesley Naa Norle Lokko | ||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1964 (60-jaraĝa) en Dundee | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Ganao vd | ||||
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto verkisto arkitekto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lesley Naa Norle LOKKO (naskis la 1-an de januaro 1964) estas ganaa-skota arkitekto, akademiano kaj romanverkisto.
Lesley Lokko naskiĝis en Dundee. La filino de ganaa kirurgo kaj skota juda patrino. Ŝi kreskis en Ganao kaj Skotlando (Britio). En la aĝo de 17 ŝi iris al privata loĝlernejo en Anglio. Ŝi komencis studi la hebrean kaj araban en la Universitato de Oksfordo, sed forlasis la programon kaj translokiĝis al Usono. Ŝi studentiĝis ĉe la Bartlett Lernejo de Arkitekturo, University College London, kaj akiris PhD en Arkitekturo de la Universitato de Londono en 2007.
Multo de la verkado de Lokko enhavas temojn de kultura kaj rasa identeco. Ŝi prelegas regule en Sud-Afriko, kaj ankaŭ instruis en Britio kaj Usono. Ŝi ankaŭ skribas regule por The Architectural Review. Ŝi estas direktoro de la Graduate School kaj lektoro de Arkitekturo ĉe la Universitato de Johanesburgo.