Lewis Alsamari | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1976 (48-jaraĝa) en Irako |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro |
Lewis Alsamari [Luis Alsamari], naskiĝinta en 1976, estas iraka aktoro, loĝanta en la Unuiĝinta Reĝlando.
Alsamari aperis en epizodoj de televidaj serioj, ekzemple Spooks kaj Crossroads. En 2006, li ĉefrolis en la filmo de Universal Studios nome United 93, kiel la teroristo Saeed al-Ghamdi.
Alsamari, laŭ-raporte, ne estis permesita havi vizon fare de la usonaj enmigradaj aŭtoritatoj, kiam li kandidatiĝis por viziti Novjorkon por ĉeesti la premieron de United 93. La kialo aldonita, laŭ-raporte, estis ke li unufoje estis devigvarbita ano de la Iraka Armeo – kvankam tial ĉi ankaŭ estis la kialo de lia rifuĝinta statuso post lia 1993-a dizerto.[1] Aliaj raportoj diras, ke li kandidatiĝis malfrue por sia vizo, kaj ne estis nepermesigita. [2]