sabla elimo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Leymus arenarius.
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Leymus arenarius (L.) Hochst. 1848 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Leymus arenarius, esperante sabla elimo estas specio de plantoj de la subfamilio de Pooideae. Malnovaj botanikistoj klasifikis sablan elimon al la familio de Elymus kaj la esperanta nomo ankoraŭ referencas al ĉi-tiu familio. Aŭ, pli ĝuste, estus nomi ĝin sabla lejmo[1].
Ĝi estas staŭda kaj formas bluagrizajn fortajn tufojn. Ĝi altas 60-200 cm. Ĝi havas longajn rizomojn. La tigo esta dika kaj glata[2]. Ĝi havas aŭriklojn kaj mallongan ligulon. Ĝiaj pinte finitantaj folioj longas ĝis 60 cm kaj larĝas 8-20m. Ĝia floraro estas spiko el densaj trifloraj (aŭ pli ĝis sesfloraj) spiketoj duopaj en la kavetoj de la akso.
La specio vivas precipe en borealaj ekoprovincoj .
Ĝi estas uzata por fortigi dunojn aŭ kiel ornamplanto.