Liane de Pougy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Anne-Marie Chassaigne | ||
Naskonomo | Anne-Marie-Olympe Chassaigne | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1869 en La Flèche | |
Morto | 26-an de decembro 1950 (81-jaraĝa) en Laŭzano | |
Tombo | Saint-Martin-le-Vinoux vd | |
Lingvoj | franca • hispana vd | |
Ŝtataneco | Francio Rumanio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Infanoj | Marc Pourpe (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Liane de Pougy • Princesse Ghika • Sœur Anne-Marie de la Pénitence vd | |
Okupo | hetajro verkisto dancisto kabaredisto redaktisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Liane DE POUGY (naskiĝis la 2-an de julio 1869 en La Flèche, departemento Sarthe, mortis la 26-an de decembro 1950) estis franca dancistino de la pariza spektaklejo Folies Bergères. Ŝi estis rigardita kiel unu el la plej belaj kaj famaj amestrinoj de Parizo.
Ŝi naskiĝis kiel Anne-Marie Chassaigne. Ŝiaj parencoj aranĝis ŝian edziniĝon kun ŝipoficisto nomita Armand Pourpe, kiu montriĝis violenta kaj kaŭzis rapidan divorcon. Post tiu malsukcesa edziĝo, ŝi transloĝiĝis al Parizo, kie ŝi fariĝis dancistino, aktorino kaj amestrino de pluraj eminentuloj.
Ŝi poste ankaŭ fariĝis verkistino, kaj interalie raportis pri sia lesba amrilato kun la verkisto Natalie Clifford Barney en la romano Idylle Saphique, eldonita ĉirkaŭ 1901.