Licibořice | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Mikaelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Licibořice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrudim | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Licibořice | ||
- alteco | 403 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 35″ N 15° 45′ 59″ O / 49.87639 °N, 15.76639 °O (mapo) | ||
Katastro | 9,25 km² (925 ha) Licibořice | ||
Loĝantaro | 270 (2024) | ||
Unua skribmencio | 1329 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 21 ĝis 538 23 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 547832 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Licibořice | |||
Retpaĝo: www | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Licibořice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda rando de Bohemia-Moravia montetaro, 6 km sude de urbo Slatiňany, kaj 9 km sude de urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 270 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Svídnice, České Lhotice, Rabštejnská Lhota, Slatiňany, Nasavrky, Liboměřice kaj Křižanovice.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 309 |
1880 | 342 |
1890 | 321 |
1900 | 303 |
1910 | 294 |
1921 | 285 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 274 |
1950 | 257 |
1961 | 222 |
1970 | 215 |
1980 | 236 |
1991 | 224 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 253 |
2014 | 233 |
2016 | 240 |
2017 | 248 |
2018 | 252 |
2019 | 249 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 252 |
2021 | 249 |
2022 | 258 |
2023 | 269 |
2024 | 270 |
En la jaroj 1869–1900 apartenis al la municipo ankaŭ Mýtka.
Malfrugotika preĝejo de Arĥianĝelo Mikaelo el la 2-a duono de 15-a jarcento, estis en la 18-a jarcento baroke rekonstruita. Ĝi estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko, antaŭĉambreto sur suda flanko kaj kapelo sur okcidenta flanko. En la navo estas plata plafono kun ĥorejo portata per du kolonoj. La ĉefaltaro estas portala kun spiralaj kolonoj kaj statuoj de anĝeletoj el la 1-a duono de 18-a jarcento kun bildo de Sankta Mikaelo de J. Kokeš el la jaro 1842. La predikejo kun bildoj de ekleziaj Patroj estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. En antaŭĉambreto estas popoldevena krucifikso. En interioro konserviĝis restoj de survandaj pentraĵoj el la 15-a jarcento.
Sonoriluro estas prismoforma, ekstera muro estas ekipita per kreneloj, bulba surkonstruaĵo estas ligna. La kampanilo estis dufoje rekonstruita - baroke kaj en la jaro 1907.
En bieno n-ro 14 troviĝas kapra farmo, kie oni vendas kapran lakton, fromaĝojn kaj kosmetikaĵojn. Post interkonsento eblas efektivigi trarigardon de la farmo.
Naturmemorindaĵon Boušovka kreas fiŝlago kun malgranda alfluo troviĝanta sur altebenaĵo de Slavická barita arbaro. Sur malprofundaj lagaj randoj aperas marĉejaj kreskaĵoj la fiŝlaga akvoebeno estas kovrita per nimfeo (Nymphaea alba) (rozkolora formo) kaj pluaj akvaj kreskaĵoj. Kreskas ĉi tie nufaro flava (Nuphar lutea), urtikulario suda (Urticularia australis), kalto marĉa (Caltha palustris) kaj pluaj. El animaloj estas atentinda ok specioj de libeloj, rano kvakega (Rana ridibunda), rano svelta (Rana dalmatina), trituro kutima (Triturus vulgaris) kaj ondatro moska (Ondatra zibethica).
Tra vilaĝparto Šiškovice kaj Slavice gvidas flava turisma pado kaj tra Šiškovice kaj Licibořice iras biciklisma traceo n-ro 4112 Sezemice - Horní Bradlo
|