Liedertswil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Waldenburg |
Koordinatoj | 47° 23′ 33″ N 7° 43′ 9″ O / 47.39250 °N, 7.71917 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 33″ N 7° 43′ 9″ O / 47.39250 °N, 7.71917 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 154 |
Areo | 1,94 km² |
Alteco | 629 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4436 |
Komunumkodo | 2890 |
Liedertswil (en la alemana lingvo ankaŭ Tschoppehof laŭ bienposedanto el la 16-a jarcento) estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 154 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Kun 154 loĝantoj kaj areo de 1,94 km² Liedertwil estas la plej malgranda komunumo de la distrikto kaj post Kilchberg la dua plej malgranda de la tuta kantono. La vilaĝo situas ĉe la bordo de la rivereto Weigistbach, flanka rivereto de la rivero Frenke, al kiu ĝi alfluas en Waldenburg.
La komunumo Liedertswil limas en nordo al Titterten, en oriento al Oberdorf, en sudo al Waldenburg, kaj en okcidento al Reigoldswil.
La komunumo Liedertswil situas flanke de la trafikvojoj. Al la publika trafikreto ĝi estas konektita per la buslinio 91 kun Reigoldswil kaj dum la ĉefaj trafikhoroj ankaŭ kun la stacidomo de Waldenburg.
La unua dokumenta mencio de Liedertswil datiĝas el la jaro 1194 kiel Liedirwilre.
Kiel parto de la Baronejo Waldenburg la vilaĝo fariĝis en la jaro 1366 posedaĵo de la episkopo de Bazelo kaj estis vendita en la jaro 1400 al la urbo Bazelo. En la jaro 1471 la Monaĥejo Schöntal akiris la Bienon de Lieterswyler kontraŭ jara interezo de 2 guldenoj.
|