lignoĉipsoj, lignohakĉipsoj aŭ lignopecetoj estas per tranĉa maŝino diserigita ligno. Male ŝreditaĵo estas la rezulto de ŝredatoro, kiu disigas lignon per obtuza batdisiga ilo.[1] Lignoĉiproj estas precipe uzata kiel krudmaterialo por la lignoprilabora industrio respektive kiel brulaĵo.
Lignoĉipsoj estas produktataj per mobila, aŭ nemobila tranĉa ŝredatoro. La uzata ligno estas malvaloraj lignaĵoj el arbara mastrumado aŭ ligna rubo de pejzaĝisto (tranĉitaĵo). Pli kaj pli la ligno el speciale plantitaj lignoplanto (lignoplantejoj) estas uzataj por tiu celo.
Lignoĉipsoj konsistas je 100 % el ligno. Ili havas brulvaloron de ĉirkaŭ von etwa 4,0 kWh (=14,4 MJ) po kg (depende de la lignospeco, kun ĉirkaŭ 20 % akvoenhavo). Ili taŭgas por aŭtomata nutrado ekzemple de hejtinstalaĵoj per ŝraŭba transportilo aŭ transporta bendo geeignet.
Akvoenhavo w | 0 % | 15 % | 20 % | 30 % | 50 % |
---|---|---|---|---|---|
humideco u | ; 0 % | 18 % | 25 % | 43 % | 100 % |
hejtvaloro pingloarba ligno [kWh/srm] | 840 | 820 | 815 | 800 | 730 |
hejtvaloro foliarba ligno (malmola) [kWh/srm] | 1130 | 1100 | 1090 | 1060 | 970 |
hejtvaloro foliarba ligno (mola) [kWh/srm] | 700 | 690 | 680 | 665 | 610 |
normo | ĉefa frakcio | fajna frakcio | malfajna frakcio | ekstremaĵo |
---|---|---|---|---|
P | > 80 % | < 5 % | < 1 % | |
P16 | 3,15…16 mm | < 1 mm | > 45 mm | < 85 mm |
P45 | 3,15…45 mm | < 1 mm | > 63 mm | < 120 mm |
P63 | 3,15…63 mm | < 1 mm | > 100 mm | < 350 mm |
P100 | 3,15…100 mm | < 1 mm | > 200 mm | < 350 mm |
normo | ĉefa frakcio | fajna frakcio | malfajna frakcio | ekstremaĵo |
---|---|---|---|---|
G | > 60 % | < 20 % | < 20 % | |
G30 | 2,8…16 mm, ø 30 mm² | < 2,8 mm | > 16 mm | < 85 mm |
G50 | 5,6…31,5 mm, ø 50 mm² | < 5,6 mm | > 31,5 mm | < 120 mm |
G100 | 11,2…63 mm, ø 100 mm² | < 11,2 mm | > 63 mm | < 250 mm |
Depende de la konstrutipo de la hejtinstalaĵo la ecoj de lignoĉipsoj povas varii. [3]
Lignoĉipsoj estas uzataj kiel energidonanto al specialaj hejtinstaĵoj kaj al biomasa hejt-energiejo. La nutrado prizorgas elektrajn transportajn ŝraŭbojn aŭ transportajn kratĉenojn .
Por malgrandaj hejtkaldrono de unufamiliaj domoj necesas uzi malgrandajn ĉipsojn de alta kvalito. La kostoj de lignoĉipsoj estas pli malgrandaj ol kompareblaj aliaj biobrulaĵoj, ekzemple lignopeletoj aŭ brullignaj pecoj.
En Germanujo estas uzata lignoĉipsoj kiel energiligno en privataj domoj en la jaro 2005 en la kvanto de 580.000 kubikaj metroj da ŝutaĵoj, kiu egalis al ĉirkaŭ 1,1 % de la tuta energio el lignaĵoj. 9 milionoj da kubikaj metroj da ŝutaĵoj oni uzis por hejt-energiejoj de grandeco de ĝis unu MW. La foruzo de pli grandaj instalaĵoj estis ĉirkaŭ 39 milionoj da kubikaj metroj da ŝutaĵoj.