Ligurio[1] (latine ligurium, latine lyngurium; antikve-greke λιγύριον) estas gemo ne certe identigita, menciita en antikvaj libroj.
Laŭ la Torao, la surbrustaĵo de la efodo (izraelida pastra vesto) portas 12 gemojn en kvar vicoj:
|
La unua gemo en la tria vico estas hebree לֶשֶׁם, leŝem. En la Septuaginto, la vorto estas tradukita kiel antikve-greke λῐγῠ́ρῐον, ligúrion. Sankta Hieronimo tradukis la vorton en sia Vulgato kiel latine ligurius. En la Londona Biblio, L. L. Zamenhof tradukis ĝin kiel ligurio.
Pluraj libroj de antikva kaj mezepoka Eŭropo pri gemoj mencias, ke ligurio estas la solidiĝinta urino de la linko.[2]
Pluraj fontoj ankaŭ ligas la nomon al Ligurio, la regiono de Italio.[2]