Lija (malteĦal Lija) estas urbo kaj komunumo de la eŭropa ŝtato Malto. Ĝi situas sur la precipa ŝtata insulo Malto en la Mediteranea Maro, en la urbaro ĉirkaŭ la ŝtata ĉefurbo La-Valeto. ISO-kodo de la komunumo estas MT-24. La komunumo kune kun du najbaraj kunkreskiĝintaj historiaj loĝlokoj, Attard kaj Balzan, loke nomatas la "tri vilaĝoj de Malto" (malteTliet villaġġi ta 'Malta) - en ĉiuj tri abundas vastaj palacoj de la historiaj nobeloj de la Malta Ordeno.