Lilium pyrophilum | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lilium pyrophilum M.W.SKINNER & SORRIE | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Lilium pyrophilum M. W. SKINNER & SORRIE, aŭ Pirofila lilio, estas specio de la genro de la lilio (Lilium) en la amerika sekcio.
La bulbo de Lilium pyrophilum formas ĝenerale larĝajn, nedisbranĉitajn rizomojn. La planto havas en la malfrua somero ĝis 90 centimetrojn altan tigon, en ties mezo mallongajn, mallarĝajn foliojn en unu ĝis tri verticiloj, en la supra duono la folioj staras alterne.
La floroj estas oranĝkoloraj kun flavoranĝan, malhelruĝaj punktoj kaj similas al la Turbana lilio. La semo ĝermas malrapide epigee, kaj la planto multiĝas per rizomoj.
La planto estas unu el la maloftaj lili-specioj de la mondo, entute oni nur konas ĉ. 250 individuojn ĉefe en la Sandhills-regiono de la orienta Norda Karolino interalie sur la militara areo de Fort Bragg, unuopaj plantoj oni trovis ankaŭ el Suda Karolino kaj sudorienta Virginio. La stokoj estas alopatriaj, t.e. ke ili estas geografie tiom izolitaj, ke ne eblas genetika interŝanĝo.
Lilium pyrophilum preferas sunhavajn kreskejojn en marĉoj kun sabla grundo pocosino kaj plantsocioj interalie kun saracenio kaj marĉaj pinoj. En tiu ekosistemo ofte bruliĝas. La brulado estas kvazaŭ natura falĉado kaj tiel kontribuas al la supervivo de lilio. Lilium pyrophilum profitas de la nutraĵoj en la cindro kaj malfermas la plantkovrilon.
Lilium pyrophilum estas proksima parenco de Lilium superbum.
Ĝi estis konata jam de la 1940aj jaroj, sed ne kiel propra specio. Origine oni konsideris ĝin variaĵo de Lilium iridollae kaj poste ankaŭ kiel variaĵo de Lilium superbum respektive Lilium michauxii.
Nur kadre de esploroj meze de la 1990-aj jaroj oni konas la taksonomian statuson de Lilium pyrophilum. La unua priskribo okazis en 2002 fare de Mark W. Skinner kaj Bruce A. Sorrie.
La nomo pyrophilum (latine: fajroamanta) venas de la ŝato de arbobrulado.
Komence de 2006 oni produktis ĉ. 250 plantojn per artefarita plimultigado.