Lilli Gruber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Lilli Gruber
foto de 1995 | |||||
Persona informo | |||||
Lilli Gruber | |||||
Naskonomo | Dietlinde Gruber | ||||
Naskiĝo | 19-a de aprilo 1957 en Bolzano/Bozen, Italio | ||||
Lingvoj | itala • germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | itala | ||||
Alma mater | Universitato Ca’ Foscari de Venecio vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jacques Charmelot (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Lilli vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Romo vd | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | historio | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dietlinde GRUBER (nomata Lilli) estas ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto el Sudtirolo, norda Italio.
Dietlinde Gruber naskiĝis en Bolzano-Bozen la 19-an de aprilo 1957 en familio de entreprenistoj. Ŝi magistriĝis pri Fremdaj lingvoj kaj Literaturo ĉe la Universitato de Venecio.
Post la magistriĝo, ankoraŭ en Sudtirolo, ŝi alproksimigis al pacmovado de Alexander Langer por kontribui al la kreo de kulturo de dialogo inter la diversaj lingvogrupoj.
Ŝi laboris kiel ĵurnalisto en la privata televidkanalo Telebolzano kaj skribis por la gazetoj L'Adige kaj Alto Adige. Ŝi fariĝis profesia ĵurnalisto en 1982 kaj ekde tiam laboris kiel televida raportisto por la ŝtata itala radio- kaj televidkanalo RAI Radiotelevisione Italiana, unue por la TG3 kaj la TG2 poste por la TG1, kondukante ankaŭ la eldonojn plej gravajn. Kiel speciala sendito de la RAI ŝi ĉeestistis kaj raportis pri la falo de la Berlina Muro, la militoj en Jugoslavio, la milito en Irako kaj la atencoj de la 11a de septembro 2001. Ŝi ankaŭ laboris por la gazetoj La Stampa kaj Corriere della Sera.
Dum ŝia longa kariero ŝi skribis plurajn eseojn kaj romanojn.
Inter la jaroj 2004 kaj 2008 ŝi estis eŭropa parlamentano, kaj en la Eŭropa Socialista Partio ŝi estis membro de la komisiono por la civilaj liberecoj kaj por la justeco.
La sekva listo enhavas la verkojn de Lilli Gruber publikigitaj en la itala. De kelkaj el ili (ekz. Chador, Tempesta kaj Eredità) ekzistas traduko al la germana sed ĝis nun ne al Esperanto.
A.Grasso (eldonanto), Enciclopedia della televisione, 3a eld., Garzanti Editore, 2008.