Lina Cavalieri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Natalina Cavalieri |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1874 en Viterbo |
Morto | 7-an de februaro 1944 (69-jaraĝa) en Florenco |
Mortokialo | Aera operaco |
Tombo | Campo Verano (en) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Familio | |
Edz(in)o | Robert Winthrop Chanler (en) Lucien Muratore (mul) |
Okupo | |
Okupo | kantisto operkantisto filmaktoro |
Natalina "Lina" CAVALIERI (25a de Decembro 1874 – 7a de Februaro 1944)[1] estis itala opera drama soprano, aktorino kaj monologisto.[2]
Ŝi ekkarieris en Parizo kantante ĉe koncert-kafejoj kaj muzikteatrejoj, kaj en opero por la unua fojo en Lisbono en 1900. Poste ŝi kantis en la Operejo de Montekarlo (1904), en la Teatro Sarah Bernhardt en Parizo (1905) kun Enrico Caruso en la opero de Umberto Giordano nome Fedora kaj de tie ŝi kaj Caruso portis la operon al Novjorko debutante en la Metropola Operejo la 5an de Decembro 1906.[3]
Ŝi havis tumultajn amaferojn kun gravuloj kaj el la opera etoso. Post tuja divorco, Cavalieri revenis al Europo kie ŝi iĝis stelulino en antaŭ-revolucia Sankta Peterburgo, Rusio. Alia operoj en ŝia repertorio estis La bohème, La traviata, Faust, Manon, Andrea Chénier, Thaïs, Les contes d'Hoffmann (kiel Giulietta), Rigoletto, Mefistofele (kiel Margarita kaj kiel Elena), Adriana Lecouvreur, Tosca, Hérodiade (kiel Salomé), Carmen (kiel Carmen), Siberia, kaj Zazà.
Dum sia kariero, Cavalieri kantis kun aliaj elstaraj kantistoj, kiel Giuseppe Anselmi, Mary Garden (monda premiero de la opero Chérubin de Jules Massenet, 1905), Mattia Battistini, Titta Ruffo, Teodoro Ŝaljapin, Nikolay Figner, Antonio Scotti, Vanni Marcoux, Giovanni Zenatello, Tito Schipa, kaj la franca tenoro Lucien Muratore, al kiu ŝi edziniĝis en 1913 post lia divorco el soprano Marguerite Bériza. Retiriĝinta el la scenejo, Cavalieri dediĉis sin al la etoso de la modo en Parizo.
Dum la Unua Mondmilito ŝi foriris al Usono kie ŝi aktoris en mutaj filmoj, kiuj nuntempe estas grandparte perdiĝintaj. Post edziniĝo al sia kvara edzo, nome Paolo d'Arvanni, ŝi revenis loĝi kun sia edzo en Italion. Estante sesdekjarulino dum la Dua Mondmilito ŝi ankoraŭ laboris kiel volontula flegistino. Ŝi mortis la 7an de Februaro 1944 dum bombardado fare de aliancanoj kiu detruis ŝian hejmon en Florenco ĉe Poggio Imperiale, kie ŝi restis sub polica kontrolado pro sia eksterlanda edzo. Aŭdinta proksiman usonan bombaviadilon, Cavalieri, ŝia edzo kaj la servistoj rapidiris al kela rifuĝejo, sed Cavalieri kaj ŝia edzo malfruis ĉar ili estis kolektinta siajn valorajn juvelaron el la hejmo. Kaj Cavalieri kaj ŝia edzo mortis irante al la rifuĝejo, dum ĉiuj servistoj jam ene survivis.[4]