Lingva diskriminacio


Lingva diskriminacio estas diskriminacio de personoj pro maljusta traktado bazita nur sur ilia lingvo aŭ lingvouzo[1], ankaŭ konata kiel glotofobio (fr: glottophobie[2]). Ĝi okazas ĉiufoje kiam homoj pli fortaj, pli potencaj, pli kleraj, pli riĉaj parolas en siaj gepatraj lingvoj al aliaj alilingvaj homoj, kiuj provu kompreni kaj provu respondi, se ili kapablas. Temas pri maljusta traktado de aliaj homoj, kiu estas same antikva kiel sklaveco, malalta taksado de virinoj, senpuna mortigo de malfortuloj, ekonomia ekspluatado de malfortaj landoj, rasismo, kaj similaj maljustaj praktikoj[3].

Ĝi povas ankaŭ prezentiĝi en la plivalorigo de iu lingvo kompare al aliaj, alivorte rasismo kun lingvaj argumentoj aŭ lingvismo[4]. Konscio pri lingva diverseco kaj evitado de senkonscia diskriminacio surbaze de lingvo estas samgrava por socia egaleco kiel konscio pri la eblaj efikoj de sekso, raso, handikapo, religio aŭ seksa orientiĝo[5].

La hegemoniaj interesoj de grandaj potencoj ĉiam manifestiĝis lingve, aperintaj en la formo de instruado de siaj lingvoj. Dum la tempoj de la Ligo de Nacioj estis franca vetoo kontraŭ Esperanto, kaj en la 21-a jarcento la angla lingvo regas la mondon. Tiu ĉi dominado kreas diskriminacion. Universala Esperanto-Asocio atentigas regule pri diskriminacio surbaze de lingvo[6], specife kaj sagace malpermesata en la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar "plenaj homaj rajtoj inkluzivas lingvajn homajn rajtojn, kiuj formu bazon por reciproka respekto kaj kunlaboro. Lingvaj politikoj estas esenca parto de la agado por homaj rajtoj por preventi diskriminacion, kaj por konstrui komunajn komprenojn pri la gravaj defioj kiujn frontas la homaro." [7][8]

Terminologio

[redakti | redakti fonton]

Lingvofobio

[redakti | redakti fonton]

Ĉar lingva diskriminacio estas ofta kaj kutima formo de diskriminacio, pretervidita kaj foje eĉ banaligita sen ke iu ajn rimarkas ĝin[9], la franca lingvisto Philippe Blanchet opinias la terminon Glottophobie (franca por lingvofobio) estas preferinda al la esprimo "lingva diskriminacio" (trovebla en la versioj en aliaj lingvoj de ĉi tiu Vikipedio-paĝo) por riveli ĉi tiun maljustecon en la konscienco de la publiko[10]. La frazo "Lingva Diskriminacio" eble sugestas, ke temas pri lingvoj kiuj estas diskriminaciataj, anstataŭ la homoj, kiuj uzas ilin.

Lingvismo

[redakti | redakti fonton]

Tiu termino estis kreita en la 1980-aj jaroj fare de lingvisto Tove Skutnabb-Kangas, kiu difinis lingvismon kiel "ideologioj kaj strukturoj, kiuj estas uzataj por legitimi, efiki kaj reprodukti neegalan dividon de potenco kaj rimedoj inter grupoj, difinitaj surbaze de lingvo aŭ lingvaĵo". "Senhavigi homojn de potenco kaj influo pro ilia lingvo, pri tio lingvismo temas fundamente"[11]. Tiu formo de diskriminacio referencas al antaŭjuĝoj, malestimo aŭ ne objektive pravigita malakcepto al alia(j) lingvo(j) kaj iliaj parolantoj.

Bazita sur diferenco en lingvo, persono povas aŭtomate juĝi pri la edukado, socia statuso, karaktero aŭ aliaj trajtoj de alia persono. Ĉi tiuj perceptitaj juĝoj povas tiam konduki al maljusta traktado de la individuo. Fari konkludojn pri ies raso surbaze de lingvouzo ne necese estas rasisma. Se iu surbaze de tiu konkludo agas en diskriminacia maniero tiam potenciale ekestas lingvorasismo. Ekzemple en la filmo "Sorry to Bother You", nigra telemarketisto sukcesas nur post kiam li komencas paroli kiel blankulo (kun "blanka voĉo").[12].

Ofte ĝi implikas lingvojn respektive esprimmanierojn de malplimultoj aŭ de difinitaj sociaj grupoj. Ĉar en Esperantio la denaskaj parolantoj ne havas privilegian statuson, tio donas al parolantoj de Esperanto pli demokratan perspektivon[13]. Estas multaj kontraŭdiskriminaciaj proponoj kaj mezuroj por strebi al rasa egaleco, protekti fiŝojn kaj plantojn, kial ne lingvaj kontraŭdiskriminaciaj mezuroj por protekti lingvan diversecon. Ingrid Pillier en ŝia libro pri "lingva diverseco[14] kaj socia justeco", ŝi ekzamenas lingvon kiel ilo de eksludo, diskriminacio kaj malavantaĝo kaj esploras kio povus esti la enhavo de lingva justeco[15].

La Eŭropa Komisiono kontraŭ Rasismo kaj Maltoleremo (ECRI) de la Eŭropa Konsilio dissendis rekomendon ke lingvo-diskriminacio konstituas formon de rekta kaj nerekta rasismo[16].

Lingvaj antaŭjuĝoj

[redakti | redakti fonton]

Samkiel la germana "linguizismus", la pola "Lingwicyzm", ankaŭ la esperanta termino "lingvismo" devenas de la angla linguicism. Tiu termino estis enkondukita de Tove Skutnabb-Kangas[17] kaj Jim Cummins en la 1980-aj jaroj.

Tove Skutnabb-Kangas kritikis kaj la malrespekton al dulingveco kaj la neglekton de infanoj de fremda denaska lingvo (ekzemple turkaj infanoj en Germanio). Cummins konstatis, ke multajn homojn timigas la imago, ke dua lingvo malpliigu ilian kompetentecon pri la unua lingvo. En la franca lingvo Philippe Blanchet kreis ankaŭ novan terminon: 'glottophobie' (lingvofobio), ĉar por krei konsciiĝon nova termino necesus.

Analogaj al lingvismo estas aliaj -ismoj kiel seksismo, rasismo, naciismo. En la nederlanda oni eĉ kreis la neologismon 'rosisme' (rufismo) por indiki la malestimon al homoj kun rufa hararo. Lingvismo manifestiĝas per diskriminacio de alilingvaj aŭ plurlingvaj homoj. Kvankam la nederlandlingva vikipedio parolas pri taalracisme (lingvorasismo), lingvismo tamen diferencas de rasismo per tio, ke la sciata(j) lingvo(j) estas determinata(j) ne genetike, sed per la edukado. Problemo estas ke dulingveco kutime tuŝas nur la regresan lingvon kaj ne la hegemonan aŭ ekspansian lingvon, kiu en la praktiko ofte kondukas al unuflanka dulingvismo. Pascale Casanova, esploristo kaj literatura kritikistino, kiu havas nenion kontraŭ individua dulingvismo, asertas ke ju pli granda la kolektiva dulingvismo[18] etendiĝas kaj la lingvoj interkontaktiĝas kaj interpenetras unu la aliajn des pli la lingva superregado funkcias[19][20][21].

Lingvaj malegalecoj

[redakti | redakti fonton]

Lingvismo konkrete esprimiĝas per malavantaĝoj, sub kiuj homoj suferas pro ilia parolata aŭ skribata lingvo. Tio koncernas ne nur la lingvon laŭ oficialaj difinoj, sed ankaŭ dialektojn kaj akĉentojn. Tia diskriminacio okazas ekzemple en dungado, sed ankaŭ en ĝeneralaj situacioj de la socia vivo. En lia esplorado Philippe Blanchet, la aŭtoro de la libro Discriminations : Combattre la glottophobie (Diskriminacioj: kontraŭbatali la lingvismon),[2] sciis rikolti relative malmulte da ekzemplojn de lingvismo koncerne al aliaj lingvoj. Kontraŭe li kolektis multege da ekzemploj ligitajn al la diskriminacioj en rilato al ies lingvaĵo, dirmanieroj ktp. Jen ekzemplo :

  • Irana knabo ne rajtis paroli la gilan t.e. loka irana lingvo, ĉar tiu lingvo estis malpermesita en la lernejo kaj li devis studi en la persa kaj preĝi en la araba. Ankoraŭ junaĝe li sciis nek la persan, nek la araban. La persaj instruistoj ridis pri lia persa kaj la religiaj instruistoj pri lia araba elparoloj[22].

Inter la ekzemploj de lingvoj kiuj estis objekto de diskriminacio en la pasinteco menciieblas la kopta lingvo, la eŭska, la kimra. Plue ankaŭ la diskriminacio de la tamiloj en Srilanko[23].

  • Konkreta ekzemplo rilate al la diskriminacio de Esperanto estis raportita en Libera Folio kiu menciis ke Amazon forprenis la libron “La granda kaldrono”[24] de John Francis, ĉar ili pretendas ke estas en lingvo "ne subtenata de ilia e-reader Kindle", eĉ sciante ke la versio sen la ĉapelitaj literoj aspektis perfekte bone ĉe Kindle-aparato[25]. Ĉar Esperanto estas (relative parolata) eta merkato kompare al aliaj lingvoj, jam ne ekzistas samnivela ludkampo[en] ekde la komenco, precipe se oni konsideras ankaŭ kulturajn produktojn (librojn, muzikon, ...) kiuj el tiu vidpunkto estas kutime puŝataj antaŭen pro komercaj motivoj por vendi ilin.
  • Akceptiĝo kaj sukcesnivelo rilate al la disvastigo kaj populareco de libro multrilate dependas de lingvo kiu estas demografie kaj geografie plejeble multe instruata kaj parolata : la Nobelpremio, precipe tiu pri literaturo, montras ke la gajnintoj plejmulte konsistas el verkistoj kiuj aŭ rekte verkis en la angla sen bezoni tradukon aŭ kies verkoj estis tradukitaj anglen. Alilingvaj verkistoj kun malsimilaj gepatraj lingvoj, kiujn ili mem ne povis elekti[26], spertas malavantaĝon pagante por traduklaboroj aŭ ili scias verki rekte en la angla, ĉar ili jam investis la necesan tempon kaj monon en la lernado de la lingvo.
  • Ĉar la angla estas nuntempe la domina lingvo, ĝi ankaŭ fariĝis la preferata lingvo de tradukado. La angla "ĉeestas en pli ol 50% de la tradukoj tutmonde kaj en du trionoj de la tradukoj en la francan"[27]. Aliflanke, laŭ Lawrence Venuti, aŭtoro de la libro "The translator’s invisibility: A history of translation" (la ne-videbleco de la tradukisto : historio de tradukado) "la literaturo de la ne-angla parolanta mondo malaperis (preskaŭ) de la nuntempa angla-amerika kulturo"[28].
  • Ankaŭ la esploristoj kaj terminologoj J.B. Marcelessi kaj Louis Guespin analizas situaciojn de lingva diskriminacio inter sciencistoj, sub scienca esplortereno kiun ili prefere baptis glottopolitique[29] (glosopolitiko) prefere ol lingvopolitiko, kaj kiu klarigas ke la dinamiko inter lingvoj estas formita pere de multaj interpersonaj, ekonomiaj kaj ideologoiaj faktoroj[29]. Vidu ankaŭ sub Eldiro de David J. Rothkopf pri internacia lingvo.
  • En la libro "Politics of the Veil' , tradukita en la francan sub la titolo "La politique du voile" Joan W. Scott indikas eblan lingvisman tendencon kiam ekzemple en la germana Bundestag, politikistoj pripensis malpermesi imamojn prediki en la araba lingvo[30][31].
  • En Peruo lingva diskriminacio estas tiom akra ke multaj parolantoj de la keĉua (13% de la perua loĝantaro laŭ la censo de 2007) decidas ne instrui sian idaron tiun lingvon pro timo, ke ili alfrontos malakceptadon aŭ mokon[32].

Lingvismo tendencas kaŭzi malfacilaĵojn en la lernado kaj uzado de aliaj lingvoj ol la nura dominanta lingvo. El historia vidpunkto ĉi tio fontas el la sento kaj konduto de supereco kiun havas grupoj kiuj estas ekonomie kaj socie pli privilegiaj[33]. La lingvismo tendencas ankaŭ al supervalorigo de la unulingveco, kvankam oni scias ke homoj kiuj kreskas plurlingve, sendepende de la koncernaj lingvoj, lernas ĝenerale multe pli facile aliajn lingvojn ol unulingvanoj. Estas multe pli facile pasi de la lernado de du al pli da lingvoj ol pasi de unu lingvo al dua lingvo.

La temo lingvismo speciale gravas en lernejoj kie unuflanke necesas doni al gelernantoj scion pri la elektebla(j) aŭ elektita(j) lernolingvo(j), dum aliflanke respekti iliajn gepatrajn lingvojn. Konata metodo por tio estas instrui ĉiujn lernantojn en (la) loka lingvo, sed anstataŭigi la instruadon en la unua fremdlingvo per instruado en la denaska ne-enlanda lingvo.

Kopirajtoj

[redakti | redakti fonton]

La kopirajto baras la tradukeblojn de naciaj kulturproduktoj (filmo, libro), ekzemple malgraŭ ke la traduko pretas por aperigi la libron "Hari Poter" tiu libro ne povas aperi en Esperanto pro merkataj kondiĉoj kiuj reguligas la kopirajton.

Filmindustrio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ lingva malegaleco en la filmindustrio.

Angligo en la sciencoj

[redakti | redakti fonton]

Homoj kiuj sciencumas en malriĉa lando aŭ apartenas al malriĉa socia tavolo, parolas nehegemonian lingvon kaj kreskis en neokcidenta kulturo, suferas fortan bremsadon, kiu malfaciligas disvastigi iliajn ideojn, proponojn kaj eltrovojn. Rezulte, la scienca mondo ŝajnas havi nur unu kanalon, kiu parolas angle, fortigas okcidentan manieron rigardi+pensi+esti en la mondo, elstarigas kelkajn esploristojn aŭ esplortemojn kaj forĵetas, kaŝas aŭ neglektas la ceterajn[34].

Por altiri tutmondan studentaron en multaj landoj universitataj programoj angliĝas. Alilingvaj studentoj demandas ke ili ricevu ĉiujn bultenojn kaj regulojn en la angla. Tiele universitatoj fariĝas kvazaŭ tradukagentejo. Profesoroj kaj asistantoj investas en ĉi tiuj programoj, sed tial havas malpli da tempo por la programoj en la lingvo(j) de la propra lando. La tiel faritaj elspezoj fakte celis helpadon al studentoj kiuj spertas malfacilaĵojn. Tiele la mono fluas al la administrado de programoj kiuj ĉefe celas la pli riĉajn studentojn. Angligo en la realo iras je la kosto de demokratio[35].

Lingvoj estas egalvaloraj, sed la socia kunteksto en kiu komunikado okazas, kaŭzas malegalecon inter lingvoj[36] ekzemple lingvo kun la pli alta statuso pro ĝia uzo en pli da kuntekstoj kaj socie pli gravaj kuntekstoj ankaŭ plej ofte fariĝas la lingvafrankao inter homoj kiuj ne parolas la saman lingvon. Tiu lingva malegaleco kutime estas plifortigita pere de lingvopolitiko kiu hierarkie difinas la lingvon plej prestiĝan kiel la plej altranga en la socia ordo.

Nuntempe estas multegaj sciencaj revuoj kiuj ne faras lingvan korektadon de la publikigataj artikoloj. Aliflanke, anglaj kaj usonaj sciendaj revuoj kune kun aliaj renomaj sciencaj revuoj kun firma tradicio rifuzas kontribuojn verkitaj en proksimuma angla lingvo[37].

Laŭ la studo The manifold costs of being a non-native English speaker in science (La multoblaj kostoj de esti ne-denaska angla parolanto en scienco) de Tatsuya Amano kaj aliaj, la uzo de la angla kiel la komuna lingvo en sciencoj prezentas gravan malhelpon por ne-anglalingvaj esploristoj. Ĉi tiu studo, bazita sur enketo de 908 esploristoj en medicinaj sciencoj, komparas la necesan penon por sciencaj agadoj en la angla laŭ la lingva kaj ekonomia origino de la esploristoj. Ĝi rivelas ke ne-anglaj parolantoj, precipe ĉe la komenco de siaj karieroj, investas pli da tempo en legado, verkado kaj disvastigo de siaj esploroj. Necesas agnoski tiujn malegalecojn kaj proponi solvojn por maksimumigi ilian kontribuon al la scienco[38].

Lingva alkonformigo

[redakti | redakti fonton]

Studoj [39] montras komparon de la komunikado en fremdaj landoj inter turistoj kaj lokaj loĝantoj. En landoj kiuj multe dependas de turismo, de kiuj multaj estas en la Tria Mondo, estas kutima ke la turistoj malofte deziras akomodi sin al la komunikadostilo de la indiĝenoj nek havas la kompetentecon paroli en la loka lingvo. Aliflanke, la loka ekonomio de tiuj landoj kaj la perlaboron de ĝiaj civitanoj forte dependas de ĉi tiuj turistoj. Sekve, estas granda bezono akomodi la komunikajn stilojn de la turistoj.

Ankaŭ politikistoj estas sub la premo de lingva alkonformigo, ĉar por altiri la atenton de la internacia amaskomunikilaro la sola maniero estas la uzo de la reganta lingvo, nuntempe ĉefe la angla, alie neniu eksterlanda TV-stacio muntos frazon en sia elsendo[40]. Ankaŭ en la Eŭropa Unio la uzado de la lingvoj estas politike sentema. La germanoj kaj aŭstroj forrestis protese de neformala Eŭropa Ministrara Konsilio en Finnlando en julio 1999, ĉar en antaŭa renkontiĝo estis parolata nur la angla, franca kaj kelkfoje finna lingvoj. Por Germanio - la plej granda en ĉiuj: lando, loĝantaro, lingvo kaj ekonomio - la rajto uzi sian propran lingvon estas afero de principo[41].

Lukti kontraŭ lingva diskriminacio

[redakti | redakti fonton]

Internacie parolante, denaskaj anglalingvanoj ekzemple havas ofte preteratentitan avantaĝon super la aliaj 90 elcentoj de la monda loĝantaro[42]  - apenaŭ favora al la libera fluo de dudirekta informinterŝanĝo inter ĉiuj civitanoj tra la mondo, kiam partopreno en la plej multaj landoj estas limigita al malgranda alte edukita elito, kaj eĉ iam sole kiel duarangaj partoprenantoj kompare al denaskaj parolantoj (laŭ esprimeblo, facileco de partoprenado kaj risko ŝajni ridinde farente lingvajn erarojn)[43].

Unuiĝintaj Nacioj kaj lingva egaleco

[redakti | redakti fonton]

La 'Komitato de Neregistaraj Organizaĵoj pri Lingvoj' fondita en majo 2022 de la konferenco de NRO-j en konsultaj rilatoj kun la UN al kiu aniĝis pli ol 20 NRO-j, celas doni pli grandan atenton al lingvaj aferoj, al lingva egaleco kaj la forigo de lingva diskriminacio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj mem[44].

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas ligita al defendado de ĉiuj homoj kiuj estas diskriminaciataj pro la uzo de iu lingvo.[45] Tial Esperanto prezentiĝas kiel integriga elemento por pli justa nacia kaj internacia lingvopolitiko.

Diversaj institucioj aŭ firmaoj ofte preferas dungi denaskajn parolantojn de la angla. Tio povas esti rigardata kiel formo de lingva diskriminacio. Post atentigo pri lingva diskriminacio (en 2002) de la Brusela Komunikadcentro (BKC) al la Eŭropa Komisiono, la eŭropaj institucioj sekve komencis ŝanĝi la vortigon denaska parolanto de la angla al denaska aŭ denask-nivela parolanto de la angla, kio signifas la anstataŭigon de rekta diskriminacio per malrekta diskriminacio. Ĉar la prefero de anglalingvanoj estas pravigebla per la nuntempe tre forta rolo de tiu ĉi lingvo, oni ne nepre devas rigardi tian preferon kiel malpermesitan (rektan aŭ nerektan) diskriminacion.

Tuj kiam denaskaj kaj ne-denaskaj parolantoj interparolas, denaskaj parolantoj ofte ne kundividas la tn.'komunikan ŝarĝon' kaj metas la respondecon pri sukcesa komunikado nur sur la ŝultroj de ne-denaskaj parolantoj. Ne estas nur la nivelo de la lingva kapableco de ne-denaska parolanta eksterlanda laboristo kiu povas kaŭzi problemojn kun denaske parolantaj kolegoj. Ilia dunganto ankaŭ povus konsciigi siajn dungitojn pri la utilo sekvi kurson de interkultura edukado kaj komunikado[46].

Aliflanke la ekzisto de Esperanto montras, ke avantaĝigo de la parolantoj de unusola nacia lingvo ne estas nepre necesa. Sekve el esperantista vidpunkto la esprimo lingva diskriminacio estas pli bone pravigebla ol el neesperantista vidpunkto. Kvankam nuntempe ankoraŭ ne grandskale uzata tra la mondo, Esperanto tamen celas helpi superi lingvan diskriminacion pere de pli da lingva justeco por ke en la mondo ĉiu rajtu paroli sian lingvon sen premo kaj altrudo de ies lingvo, sed laŭ pli da egaleco inter parolantoj por ke ĉiuj lingvoj vivu[3] kaj estiĝu kulturo de vera plurlingveco.

Rolludo en rilato al lingvaj rajtoj kaj lingva diskriminacio

[redakti | redakti fonton]

Delatoj sub: Lingva Festivalo → Rolludo pri lingvopolitiko

En kelkaj landoj (ekzemple en Brazilo) estas tute normale, ke ne ĉiuj civitanoj havas la saman denaskan lingvon; tie la koncepto de lingvismo aŭ lingva diskriminacio estas malfacile komprenebla.

En aliaj landoj, kie la plimulto de la civitanoj nur parolas unu lingvon (la solan kaj oficialan), la koncepto estas same malfacile komprenebla.

Ankaŭ kiam ĵurnalistoj helpe de ĉeestanta interpretisto intervjuas homojn pere de komuna lingvo inter la ĵurnalisto kaj la interpretisto, la televidaj spektantoj ne videbligas la interpretiston kaj tiel donas al la spektantoj la impreson ke la intervjuinto kaj la ĵurnalisto scipovas interparoli senpere pro tio ke la intervjuinto almenaŭ pasive komprenus la lingvon kiun uzas la ĵurnalisto.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  1. (fr) Robert Phillipson (2019), L'impérialisme de l'anglais : un défi pour l'Europe (imperialismo de la angla : defio por Eŭropo), Paris, Libre & Solidaire, ISBN 9782372630658 (aperos en marto 2019)
  2. (fr) Philippe Blanchet et Stéphanie Clerc Conan (2018), Je n’ai plus osé ouvrir la bouche... Témoignages de glottophobie vécue et moyens de se défendre (mi ne plu aŭdacas malfermi la buŝon...atestoj de travivita lingvofobio kaj manieroj por defendi sin kontraŭ ili), Limoges, Lambert-Lucas, 128 pp., ISBN 978-2-35935-267-2.
  3. (fr) Philippe Blanchet (2016), Discriminations : combattre la glottophobie (diskirminacioj : kontraŭbatali la lingvofobion), Textuel, 192 pp., ISBN 978-2-84597-544-6
  4. (fr) Pascale Casanova (2015), La langue mondiale : traduction et domination (la tutmonda lingvo : tradukado kaj superregado), (pdf Arkivigite je 2019-08-02 per la retarkivo Wayback Machine), Paris, Seuil, 129 p.
  5. (en) Shinya Uekusa (2014), Everyday Experiences of Linguicism : a socilogical critique of linguistic human rights (ĉiutagaj spertoj de lingvismo : sociologia kritiko de lingvaj homaj rajtoj).LAP Lambert Academic Publishing, 102 pp, ISBN 9783659590320.
  6. (eo, en, fr) Mark Fettes & Suzanne Bolduc, (1998), Al lingva demokratio/Towards Linguistic Democracy/Vers la démocratie linguistique. Aktoj de la Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj en Prago (20-23 julio 1996), Rotterdam, UEA, 212 pp.
  7. (en) Rosina Lippi-Green (1997), English with an accent: Language, ideology, and discrimination in the United States. London/New York: Routledge
  8. (en) Tove Skutnabb-Kangas & Robert Phillipson (1995), Linguistic Human Rights. Over-coming linguistic discrimination. Contributions to the Sociology of Language, Berlin & New York: Mouton de Gruyter, 478 pp., paperback , ISBN 3-11-014878-1.
  9. (en) Lawrence Venuti (1995). The translator’s invisibility: A history of translation, New York, Routledge.
  10. (fr) Claude Piron (1994), Le défi des langues - du gâchis au bon sens (La defio de la lingvoj), Paris:L'Harmattan, paĝoj 156-157.
  11. (en) Robert Phillipson (1988), Linguicism: Structures and ideologies in linguistic imperialism, en: Tove Skutnabb-Kangas, Jim Cummins, Minority education: from shame to struggle. Clevedon, Avon: Multilingual Matters, paĝoj 339-358.
  12. (eo) Sovetio : Lingva diskriminacio, Monato, 1986/01, p. 18.
  13. Goro Christoph Kimura (2016) Setuei no susume: Datu eigoizon koso kokusaika, Gurobaruka taiou no kagi! [Towards Reducing the Use of English Decreasing Dependence on English is the Key to Responding to Internationalisation and Globalisation]. Tokio: Yorozusyobo. 283 pp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (angla) What is linguistic discrimination? What does linguistic discrimination mean ? (Kio estas lingva diskriminacio? Kion signifas lingva diskriminacio?), Audiopedia, YouTube, la 12-an de aŭgusto 2016.
  2. 2,0 2,1 (franca) Discriminations : combattre la glottophobie, Philippe Blanchet, eld. Edition Textuel, 2016, 192 p., ISBN 9782845975446
  3. 3,0 3,1 (eo) Tago de Esperanto 2024: Por mondo por ĉiuj lingvoj kaj sen lingva diskriminacio (PDF), Universala Esperanto-Asocio.
  4. Tove Skutnabb-Kangas difinis lingvismon kiel "ideologioj kaj strukturoj kiuj estas uzataj por legitimi, efektivigi kaj reprodukti neegalan kunhavigon de potenco kaj rimedoj (ambaŭ materiaj kiel ne-materiaj) inter grupoj difinitaj surbaze de lingvo" en : What is linguistic discrimination? What does linguistic discrimination mean ? (Kio estas lingva diskriminacio? Kion signifas lingva diskriminacio?), Audiopedia, YouTube, la 12-an de aŭgusto 2016.
  5. (angla) Linguistic and cognitive effects of multilingualism, Advancing the European Multilingual Experience (AThEME), la 21-an de decembro 2018 (alirite la 19-an de marto 2019).
  6. Afiŝoj kaj mesaĝoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en deko da lingvoj okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj (PDF)
  7. (eo) Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, Universala Esperanto-Asocio, la 10-an de decembro 2023
  8. Internacia Tago de Homaj Rajtoj: Mesaĝo de UEA en Esperanto ~ in English ~ en Français ~ en Español
  9. (franca) Charles Xavier Durand, YouTube : Colloque sur la défense de la langue française (kolokvo pri la defendo de la franca lingvo) ekde minuto 30, la 8-an de januaro 2014.
  10. (fr) Philippe Blanchet, Discriminatios : combattre la glottophobie, paĝo 44, 2016, Eld. Textuel, (ISBN 978-2-84597-544-6)
  11. (en) Päivi Gynther, Beyond Systemic Discrimination. Martinus Nijhoff, 2007
  12. (angla) Mark Abadi, ‘Sorry to Bother You’ is right — minorities are judged by the sound of their voice, and there’s science to prove it, Business Insider, la 9-an de julio 2018.
  13. A.Giridhar Rao, video - Esperanto in a Glocal World: Language, Democracy and Globalization, ekde minuto 37:30
  14. Noto : 'Lingva diverseco' ne nepre en la senco de lingvoj sed de lingvaj diferencoj.
  15. (angla) Ingrid Pillier, Linguistic Diversity and Social Justice - An Introduction to Applied Sociolinguistics, Oxford University Press, 2016
  16. (angla) Respecting linguistic diversity? Language Discrimination in the European Union (Respekti lingvan diversecon ? Lingva diskriminacio en la EU), Eŭropaj Verduloj - European Free Alliance, la 1-a de junio.2016
  17. Skuttnab-Kangas, Tove & Robert Philippson, (1989), Mother Tongue : the theoretical and sociopolitical construction of a concept, in : Ammon, Ulrich, (1989), Status and function of languages and language varieties, Walter de Gruyter (eld), ISBN 9783110112993
  18. Noto : eble ĝuste tion malhelpus etendita plurlingvismo en mondo tutmondiĝanta ankaŭ interlingve kaj interkulture : "Kiam en landoj eldoniĝas multaj libroj en fremdaj lingvoj, videblas tendenco ankaŭ traduki multajn eksterlandajn librojn " En: Less Translated Languages (Malpli tradukitaj lingvoj), Amsterdamo, John Benjamin Publishing Company, 2004, p. 28-31
  19. Christian Ruby, La dominiation linguistique - Comment les mécanismes de la domination linguistique opèrent-ils ? (La lingva dominado- Kiel funkcias la mekanismoj de lingva superregado ?), Nonfiction.fr, la 4-an de februaro 2016, alirite la 9-an de januaro 2018.
  20. (fr) Christian Rioux, La gueree des langues (La milito de lingvoj), Le Devoir, la 5-an de marto 2016, alirite la 9-an de januaro 2018.
  21. «Le bilinguisme collectif est une autre tentative de dissolution : il exporte, avec la langue, les pensées et les catégories de pensée permises par la langue dominante, sans passer par la traduction (c’est-à-dire par la langue dominée). Et il est une incorporation, une véritable appropriation, comme une première étape avant l’élimination de la langue dominée». Tr.: ""Komuna dulingvismo estas alia provo de lingvismo : ĝi eksportas, kune kun la lingvo, la pensoj kaj la pensokategorioj permesitaj de la dominanta lingvo, sen pasi pere de traduko (tio estas, pere de la superrega lingvo (dominanta lingvo). Ĝi estas enkorporigo, vera alpropriaĵo, kiel la unua paŝo antaŭ la forigo de la lingvo dominata". Christian Rioux, La guerre des langues (La milito de la lingvoj), Le Devoir, la 5-an de marto 2016, alirite la 9-an de januaro 2018.
  22. Kirsten Notten, Hopen op een taal die verbindt Arkivigite je 2019-01-19 per la retarkivo Wayback Machine (esperi je lingvo kiu kunligas), Zowell, la 18-an de oktobro 2016, alirite la 18-an de januaro 2019.
  23. (angla) Kumar Rupesinghe, Linguistic discrimination against the Tamils (pdf[rompita ligilo]), Tamilweek.com, la 1-an de septembro 2006.
  24. Noto : Malgraŭ ke "La granda kaldrono" estis disponebla ĉe la vendoplatfomo de Amazon en du versioj : en la ĉapelita kaj en la h-surogata versio.
  25. La Granda Kaldrono bolas spite malpermeson, Libera Folio, la 11-a de julio 2017.
  26. Ahmad Reza Mamduhi, Bach kaj Nehrangi - blanka birdego kaj nigra fiŝeto Arkivigite je 2017-02-19 per la retarkivo Wayback Machine, revuo Irana Esperantisto, numero 8, jarkolekto , 2004, p. 8.
  27. Casanova, Pascale (2015), p. 123
  28. Casanova, Pascale (2015), p. 125
  29. 29,0 29,1 (franca) Concevoir, informer, produire, en langue nationale, Actes de lecture n°36, decembro 1991, Association française pour la lecture, p. 2 (glottopolitique)
  30. (angla) O’Brien, Ruth, and Joan Wallach Scott. “FOREWORD.” The Politics of the Veil, STU - Student edition ed., Princeton University Press, 2007, pp. vii-x. JSTOR,
  31. (angla) Joan Wallach Scott, The politics of the Veil, Princeton University Press, 2007, 224 p., ISBN 978-1-4008-2789-3
  32. (angla) Julio Cesar Casma, Discriminated against for speaking their own language (Diskriminita por parolinta sian propran lingvon), The World Bank, la 16-an de aprilo 2014, alirite la 17-an de februaro 2018.
  33. (portugala) Marta Scherre, O preconceito linguístico deveria ser crime Arkivigite je 2018-12-17 per la retarkivo Wayback Machine (lingvaj antaŭjuĝoj devus esti krimo), Galileu,
  34. Ĉon Juro (Jung Yuro) + Vicente Manzano-Arrondo, Defioj kaj proponoj por nehegemoniaj priamaj sciencaj revuo kaj kongreso, en: Resumaro LVK 2019 - Internacia Scienca Konferenco: Lernado en Virtualaj Komunumoj, Ĉaĉak (Serbio), paĝo 37 (angle, serbe, esperante)
  35. (nederlanda) Hendrik Vos, Engelstalig, maar met collateral damage (Anglalingva, sed kun flanka domaĝo), De Standaard, 27-a junio 2017, p. 32. Opinio & Analizo.
  36. (angla) Fields, C. D. (1997). Ebonics 101. What have we learned? Black Issues in Higher Education, 13, 18-21
  37. Carlo Minnaja, Instrumentoj de komputa lingvistiko, Academia.edu, la 14-an de septembro 2019, alirite la 15-an de septembro 2019.
  38. (en) Tatsuya Amano et autres, The manifold costs of being a non-native English speaker in science (PDF), Oxford University Research Archive, 2023
  39. (angla) Dörnyei, Zoltán; Csizér, Kata (2005). "The effects of intercultural contact and tourism on language attitudes and language learning motivation" ('la efikoj de interkultura kontakto kaj turismo sur lingvaj kondutoj kaj lingvolerna motivigo). Journal of Language and Social Psychology. 24 (4): 327–357. doi:10.1177/0261927x05281424.
  40. Guido Naets, iama gazetara proparolanto de la Eŭropa Parlamento, Enkele beschouwingen omtrent rol en functie van het Nederlands (Kelkaj konsideroj pri la rolo kaj funkcio de la nederlanda), paĝo 47 (PDF), en: P.W.F. Fasol (red), De toekomst van het Nederlands in de Europese Unie (La estonteco de la nederlanda en la Eŭropa Unio), Nederlandse Taalunie,
  41. (nl) Bert Schampers, Talen liggen in Europa politiek gevoelig, Trouw, la 22-an de oktobro 1999, alirite la 28-an de septembro 2020.
  42. (nl) Marc van Oostendorp, Hoe eerlijk is het Engels?, Neerlandistiek, la 14-an de septembro 2022.
  43. (en) Tim Morley, Global Voices in Esperanto, la 21-an de oktobro 2006.
  44. (eo) Tonkin kaj teamo pri daŭripovo, En: EKO, Numero 2024: 29; julio 30.
  45. Tonjo del Barrio in : yahoo grupo [uea-membroj] kulturdefendado, 20-a februaro 2017.
  46. (angla) Ingrid Piller, Linguistic discrimination at work, Language on the move,