GNU Linukso-libera | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoro | FSF Latin-Ameriko |
Lasta stabila versio | 6.14.6-gnu |
Programlingvo | C, asembla lingvo |
Programtipo | Kerno |
Permesilo | GPL |
Retejo | http://linux-libre.fsfla.org |
GNU Linukso-libera (hispane Linux-libre) estas projekto, kiu publikigas kaj konstruadas modifitajn versiojn de la kerno Linukso, al kiuj foriĝis ĉiun programaron, kies fontkodo estas neinkludita, malklarita aŭ mallibera. Tiuj kodpartoj nomiĝas duumaj malliberumoj kaj baze konsistas el integrita programaro (angle firmware) mallibera, disdonita nur duume.
La oficiala versio de la kerno Linukso enhavas malliberan programaron, forme de duuma integrita programaro malkun sia fontkodo.[1] [2]
Linukso-libera estas subtenata kaj publikigata de la Latin-Amerika Liber-Programara Fondaĵo (FSFLA).
La forigo de la neliberaj partoj de la kerno Linukso atingiĝas per la uzo de skripto nomita «deblob-main
». Ĉi tiu skripto estas inspirita de tiu uzata de gNovaSenso; Jeff Moe malantaŭe modifis ĝin por kovri kelkajn bezonaĵojn por ĝia uzo en la distribuaĵo BLAG.
Estas ankaŭ alia skripto nomita «deblob-check
», kiu uziĝas por certigi ĉu fontdosiero, fliko aŭ pakaĵo kernajn, ankoraŭ enhavas fakte aŭ suspektinde malliberan kodon.
[3][4][5]
La malantaŭaj distribuaĵoj de GNU/Linukso uzas Linukson-liberan kiel kerno:[6]
Krom, la malantaŭaj distribuaĵoj de GNU/Linukso celas inkludi Linukson-liberan kiel sia kerno:[6]
La fontkodoj kaj la antaŭkompilitaj pakaĵoj de malsamaj versioj de la purigita kerno, agnoskitaj de la projekto Linukso-libera, disponebliĝas en la respektivaj paĝoj de la diversaj distribuaĵoj aŭ unuopaj programistoj.[6]
Freed-ora estas subprojekto de Linukso-libera, kiu pretigas kaj subtenas pakaĵojn RPM liberaj bazitaj de la kernoj de Fedoro.[7]
Ankaŭ ekzistas antaŭkompilitaj pakaĵoj por Debiano kaj derivitaj distribuaĵoj, kia gNovaSenso kaj Ubuntu.[8][9][10][11][12]
La liberaj kernoj konstruitaj de Musikso GNU+Linukso, dyne:bolic GNU/Linukso kaj VENENUkso GNU/Linukso propras por esti kompilitaj por labori realtime-e, kio plirendimentigas ilin por plurmedia redakto.[13][14]
Fariĝis voko al bildigistoj kaj grafikdesegnistoj, por krei simbolbeston, kiu montru la liberecon ekhavitan per la pingveno. Ĉar Stux, kvankam montriĝas pura, restas enkatenita.[15]
La simbolbestoj, kiuj kreiĝis pro la voko, kaj kiuj montriĝas en la retpaĝaro de la Projekto Linukso-libera estas:
|