Linux Lite | |
![]() ![]()
| |
lightweight Linux distribution | |
---|---|
Evoluiganto: | Jerry Bezencon |
Familio: | Linux |
Fonta kodo: | Malfermita kodo kaj Mallibera programaro |
Lasta versio: | 1-a de junio 2022: 6.0[1] |
Kernotipo: | Linux-kerno |
Apera dato: | 26-a de oktobro 2012 |
Licenco: | plejparte GNU GPL |
Subteno: | aktiva |
Retpaĝo: | https://www.linuxliteos.com/ |
Linux Lite estas Linuksa distribuaĵo bazita sur Debian kaj Ubuntu, kreita de teamo gvidata de Jerry Bezencon.[2] La distribuaĵo ofertas malpezan labortablan sperton uzante personigitan instalon de la labortabla medio Xfce. Ĝi inkluzivas aron da "Lite" t.e. malpezaj aplikaĵoj por igi la sperton pli milda por komencanta Linuksuzanto.
Linux Lite estis kreita por fari la transiron de Microsoft Windows al Linux-bazita operaciumo kiel eble plej glata (precipe al uzantoj de ne plu subtenataj versioj). Linux Lite sekvas la Unix-filozofion rilate al programara elekto kaj programado kiel ĝi validas por la moderna epoko - Verku programojn kiuj faras unu aferon kaj faras ĝin bone.[3]
|