Lispado estas misprononcado de la siblaj, alveolaj aŭ postalveolaj konsonantoj, ekzemple: z anstataŭ ĵ (tio estas zetismo), s anstataŭ ŝ (tio estas ŝetismo) aŭ inverse misprononco de s (tio estas sigmatismo). Ĝi estas formo de la dislalio. Oni povas misparoli ĉiujn siblantoj, aŭ iuj el ili. Oni pli ofte deformigas, ol forlasas ilin. Kun tiu paroleraro la plenkreskuloj ŝajnas esti infanaj. Se multaj, aŭ ĉiu siblantoj deformiĝas, la parolo povas esti malfacile komprenebla. La lispado ne estas paroleraro, se la uzanta dialekto enhavas tiujn fonemojn. Ĝi povas helpi paroli aliajn lingvojn, en kiuj iuj sibilantoj disigas de la sibilantoj de la patrina lingvo.
Ĝi povas esti multkaŭza:
Kun logopeda helpo kaj infanoj kaj plenkreskuloj povas elimini la lispadon. La infanoj devas atendi, ĝis kiam iliaj antaŭaj dentoj ŝanĝiĝas, cetere la bona prononcado ne estos daŭra. Ofte oni bezonas ankaŭ helpon de dentisto. La korekcio pretendas multan ekzercadon.