Lissotis estas genro de birdoj en la otida familio, Otididae. Kelkaj fakuloj, kiel IUCN, konsideras ĝin parto de Eupodotis; la apartiĝo adoptita ĉi tie sekvas la Handbook of the Birds of the World.[1]
La genro enhavas la jenajn speciojn, ambaŭ limigitaj al Afriko:
- Nigraventra otido, Lissotis melanogaster, (Rüppell, 1835) tipa specio, en subsahara Afriko, kun du subspecioj, nome:
- L. m. notophila Oberholser 1905[3]
- L. m. melanogaster (Rüppell 1835)
- Hartlaŭba otido, Lissotis hartlaubii, (Heuglin, 1863) en Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano, Tanzanio, kaj Ugando.
- ↑ Collar, Nigel (1996), "Family Otididae (Bustards)", in del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew; Sargatal, Jordi, Handbook of the Birds of the World. Volume 3, Hoatzin to Auks, Barcelona: Lynx Edicions, pp. 240–273, (ISBN 84-87334-20-2)