Liszó [lisO] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa.
Liszó situas en Montetaro Zala sur ebenaĵo ĉe 248 m-ojn alta monto, laŭ rojo, fine de sakovojo. Nagykanizsa troviĝas 12, Csurgó 17, Zalakaros 28, Zalaegerszeg 60, Budapeŝto 218 kilometrojn [1][rompita ligilo].
La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1295 laŭ tiama hungara ortografio "Lyzou". En la 16-a jarcento la turkoj faris senhoma la vilaĝon, kiun kroatoj rehomigis ekde 1718. Vilaĝservoj estas municipa administracio, infanĝardeno, kuracejo, migra poŝto. La bestokuracejo en Surd funkcias.