Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Konrad Adenauer | |
Organizanto | Konrad Adenauer | |
Lando | Germanio | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo (germane Literaturpreis der Konrad-Adenauer-Stiftung) estas germana premio pri literaturo, kies instalon instigis la tiama fondaĵa estro kaj ministroprezidento Bernhard Vogel. La nomo klare indikas, ke ĝi estas premio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo, tre proksima al la Kristandemokrata Unio de Germanio.
Tiu premio ĉiujara aljuĝindas al verkistoj, kies verkoj atestas kaj gravecon politikan-socian kaj kvaliton estetikan-literaturan. Ili estu en tempoj de valoraj ŝanĝoj orientigaj instancoj. Verkistoj honoratas kiu donas la parolon al la libereco.
La premion akompanas monsumo de 15.000 eŭroj. Loko de transdono ĉiam estas Vajmaro. Estrino de la ĵurio estas nuntempe la literaturscienculino Birgit Lermen.