Litultovice | |||
germane Leitersdorf, pole Litultowice | |||
kampurbo | |||
Kastelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Litultovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Administra municipo | Opava | ||
Historiaj regionoj | Moravia enklavo, Ĉeĥa Silezio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Transporto | Fervojlinio 314 | ||
Memorindaĵoj | Litultovice kastelo | ||
Rojo | Litultovický potok | ||
Situo | Litultovice | ||
- alteco | 314 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 02″ N 17° 44′ 29″ O / 49.90056 °N, 17.74139 °O (mapo) | ||
Areo | 10,35 km² (1 035 ha) | ||
Loĝantaro | 926 (2024) | ||
Denseco | 89,47 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1317 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 747 55 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0805 | ||
NUTS 5 | CZ0805 507920 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de kampurbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Litultovice | |||
Retpaĝo: www.litultovice | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Litultovice estas kampurbo en Ĉeĥio troviĝanta 12 km sudoriente de urbo Opava. La vilaĝo havas 926 loĝantojn (2024). Litultovice estas memstara vilaĝo, kies partoj estas tri apudaj vilaĝetoj: Choltice, Luhy kaj Pilný Mlýn.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jakartovice, Lhotka u Litultovic, Mladecko, Dolní Životice, Jezdkovice kaj Hlavnice.
Litultovice havas sian nomon de sia fondinto Litult (Lutult, Litolt).
La plej malnovan konservitan memorigaĵon Litultovice havas en listo de episkopaj feŭduloj en la ĉirkaŭaĵo de Opava el tempo 1289-1325, en kiu ĝi havas germanan nomon, kvankam la listo estas skribita latine.
Litultovice kun la ĉirkaŭaĵo estis feŭdula bieno de olomouca episkopujo kaj ĝi kreis moravian enklavon en Silezio, donita en feŭdon kiel vira feŭdulujo en generacio malsuprenira. Tial la heredaĵo estis agnoskata sole okaze de vivanta vira ido, filo. Ĉar tiu ĉi kondiĉo ne estis ĉiam plenumebla, alternis en la tenado de la feŭdo pli ol dek familioj.
Vilaĝo Litultovice apartenas ekde la jaro 1850, kiam estis nuligita patrimonia administrado, en kiu administrajn unuojn prezentis senjorujoj, al distrikto Opava.
En la jaro 1938 Litultovice estis komune kun regiono Opava sekve de la munkena interkonsento aneksita de nazia Germanio kaj ĝi fariĝis parto de Regna govio Sudetio. Liberigita ĝi estis la 6-an de majo 1945.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 798 |
1880 | 794 |
1890 | 790 |
1900 | 696 |
1910 | 730 |
1921 | 751 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 789 |
1950 | 698 |
1961 | 756 |
1970 | 613 |
1980 | 704 |
1991 | 742 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 761 |
2011 | 821 |
2014 | 897 |
2016 | 918 |
2017 | 906 |
2018 | 925 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 916 |
2020 | 910 |
2021 | 936 |
2022 | 934 |
2023 | 957 |
2024 | 926 |
|