Lituénigo | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50581 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 123 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 50′ N, 1° 46′ U (mapo)41.8357678-1.7608154Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 756 m [+] | ||
Areo | 11,380423 km² ( 113 8.0 423 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lituénigo [+] | |||
Lituénigo [liTŬEnigo] estas municipo de Hispanio, en la centrokcidenta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Lituénigo estas municipa teritorio en la centrokcidenta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas malgrandan teritorion inter tiuj de San Martín de la Virgen de Moncayo kaj de Litago. Ĝi limas totale kun Grisel, Litago, Trasmoz, San Martín de la Virgen de Moncayo kaj Tarazona. Parto de ĝia teritorio estas okupita de la Natura Parko Moncayo.
La loĝloko Lituénigo mem estas je 87 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 14 km de Tarazona, komarka ĉefurbo. Ĝi estas sur 756 msm.
La araboj okupis la lokon dum jarcentoj. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Los Fayos estis konkerita de kristanoj samjare. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Plej fruaj mencioj estas de 1124 (leitunego) kaj poste de 1284 (leytunego] kaj de 1382 (leytuennygo).
Fine de la 14-a jarcento ĝi ekapartenis al Kastilio, pero poste Aragono rekuperis ĝin.
En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. Lituénigo demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Lituénigo oni malaltiĝis ĝis nunaj 121 loĝantoj. En 1918, la hispana gripo grave suferigis la municipon, pro ok ĉiutagaj mortoj.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, abelbredado), forstado kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la Purificación (17-a jarcento, sur alia pli antikva de la 13-a jarcento de kiu ankoraŭ estas restaĵoj en la turbazo); Muzeo de la Agrikulturisto (iam lernejo); kastelo (14-a jarcento, aktuale privataj domoj); Ermitejo de la Virgulino de la Rivero (18-a jarcento); Ermitejo de Sankta Mikaelo (13-a jarcento, nune urbodomo); Fonto de la Ileksetoj (Parko); Akvorezervejo de Lituénigo, kamparpadoj kaj Natura Parko Moncayo.