Lju Zongjŭan | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 773 en Ĉangan | |
Morto | 1-an de januaro 819 (46-jaraĝa) en Ljuĝou | |
Tombo | Wannian (en) vd | |
Etno | hanoj vd | |
Lingvoj | ĉina vd | |
Ŝtataneco | Dinastio Tang vd | |
Familio | ||
Dinastio | Liu clan of Hedong vd | |
Patro | Liu Zhen (en) vd | |
Edz(in)o | Yang Shi (en) vd | |
Infanoj | Liu Nu (en) , Liu Fobi (en) , Liu Gao (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto kaligrafo verkisto politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lju Zongjŭan (pinyine: Liu Zongyuan) (773 - 28-an de novembro 819) estis ĉina verkisto kaj poeto, kiu vivis dum la Tang-Dinastio. Lju naskiĝis en la nuntempa Jongĝi, Ŝanŝji. Kune kun Han Ju, li estis fondinto de la Klasika Proza Movado. Oni tradicie klasifikas lin inter la "Ok Elstaraj Prozaj Majstroj de la Tang kaj Song".
La civil-serva kariero de Lju Zongjŭan estis unue sukcesa, sed en 805, li malfavoriĝis de la imperia registaro pro sia asociiĝo kun malsukcesa reformisma movado. Oni ekzilis lin, unue al Jongĝoŭ, Hunan, kaj poste al Ljuĝoŭ, Gŭangŝjio, kie li finfine fariĝis la urba guberniestro. Parko kaj templo en Ljuĝoŭ estas dediĉataj al lia memoro .[1] Lia ekzilo permesis la prosperon de sia literatura kariero. Li produktis poemojn, fabelojn, bone elpensitajn vojaĝ-rakontojn, kaj eseojn, kiuj kunigis elementojn de Konfuceismo, Taoismo, kaj Budhismo.
Li mortis en 819.[2]
La plej konataj verkoj de Lju pri vojaĝado estas la Ok Registroj de Ekskursoj en Jongĝoŭ (永州八游记). Proksimume 180 de liaj poemoj ankoraŭ ekzistas, el kiu kvin kolektiĝis en la antologio Tri Cent Tang-Dinastiaj Poemoj. Kelkaj el liaj verkoj priparolas lian feliĉon pri la liberiĝo el la ofico, dum aliaj priploras la ekzilon.
Unu el liaj plej famaj poemoj estas "Jiangxue" (江雪), foje tradukita kiel "Vintra Neĝo" aŭ "Rivera Neĝo"; ĉi tiu poemo inspiris multajn verkojn de ĉina pentrado.
|
Mil montoj; neniu signo de birdo en flugo; dek mil vojoj, neniu signo de homa spuro. En sola boato, maljunulo, en pluv-ĉapelo kaj pajla pluvmantelo, Fiŝkaptas sole, en la malvarma vintra neĝo. |
Lju Zongjŭan verkis Fei Guoyu-on (T: 非國語, S: 非国语, Argumento kontraŭ la oratoraĵoj de la diversaj ŝtatoj), kritiko de Gŭoju (Guoyu). Responde, Lju Ĝang (Liu Zhang (劉 章, circa 1095-1177)); Ĝjang Dŭanli (Jiang Duanli (T: 江端禮, S: 江端礼)); kaj Ju Pan (Yu Pan (虞 槃 fl. 1300), la malpli juna frato de Ju Ĝji (Yu Ji's (虞 集, 1272-1348)), verkis tekstojn kun la titolo Fei Fei Guoyu T: 非非國語, S: 非非国语; Argumento kontraŭ argumentoj kontraŭ la oratoraĵoj de diversaj ŝtatoj) kontraŭe al la eseo de Ljo Zongjŭan.[3]