Por samtitola artikolo vidu la paĝon Llavallol (stacidomo). |
Llavallol | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 48′ S, 58° 26′ U (mapo)-34.797-58.43Koordinatoj: 34° 48′ S, 58° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 16 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Llavallol [+] | |||
Llavallol, ofte nomata Lavallol, estas urbo situanta en la sudokcidento de la distrikto Lomas de Zamora, en la suda areo de Granda Bonaero, en la provinco Bonaero, Argentina Respubliko. Laŭ la censo de 2010, ĝi havas populacion de 44 010 loĝantoj.
Ĝis 1890, pro eraro en la dokumentado de Felipe Llavallol, kaj la stacio kaj la urbo portis la nomon Lavallol.
La urbo limas la urbojn Temperley, Turdera, Adrogué, Luis Guillón, Lomas de Zamora, kaj kun Malvinas Argentinas.
Ĝi havas multajn industriojn (la unua bierfabriko en Argentino funkciis en la urbo, antaŭ ol establi sin en la kvartalo Retiro de la urbo Bonaero) kaj gravan stacidomon de pasaĝeroj kaj ŝarĝo (Stacio Llavallol), kun spaco por manovroj kaj laborejoj por la elektraj trajnoj de la Linio General Roca, nuntempe funkciigata de la ŝtata kompanio Ferrocarriles Argentinos.