Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio, kaj en angla United Empire Loyalists (aŭ simple Loyalists) estas honora titolo kiu estis donita unue de la 1a Lord Dorchester, nome Guberniestro de Kebekio, kaj Ĝenerala Guberniestro de la Kanadoj, al usonaj lojalistoj kiuj resetliĝis en Brita Nordameriko[1] dum aŭ post la Usona Revolucio. En tiu epoko, la laŭloka nomo Canadian aŭ Canadien estis uzita por referenci al la indiĝenoj de Unuaj Nacioj kaj al la francaj setlantoj loĝantaj en la Provinco Kebekio.[2]
Ili setliĝis unuarange en Nov-Skotio kaj Malsupra Kanado (nune nomata Provinco Kebekio) (inklude la Orientajn Urbojn, kaj Montrealon). La influo de lojalistaj setlantoj rezultis en la kreo de kelkaj novaj kolonioj. En 1784, Nov-Brunsviko estis dispartigitaj el la Kolonio de Nov-Skotio post gravaj lojalistaj resetladoj ĉirkaŭ la Golfo de Fundy.[3][4] La influo de lojalistaj rifuĝintoj ankaŭ rezultis en la divido de la Provinco Kebekio en Malsupra Kanado (nuntempa Kebekio), kaj Supra Kanado (nuntempa Ontario) en 1791. La Krono donis al ili terajn garantiojn por kuraĝigi iliajn resetladojn, ĉar la registaro deziris disvolvigi la landlimojn de Supra Kanado. Tiu resetlado aldonis multajn angla-parolantojn al la kanada loĝantaro. Ĝi estis la komenco de novaj tajdoj de enmigrado kiuj establis hegemonian angla-parolantan loĝantaron en la estonta Kanado kaj okcidente kaj oriente de la nuntempa limo de Kebekio.