La 31-an de marto 2019 okazis lokaj elektoj en Turkio en ĉiuj 81 turkaj provincoj. Oni elektis la urbestron kaj la estraron de komunumoj. Kvankam la CHP atingis la plej fortajn rezultojn, la elekto estis nuligita post plendo de la AKP. [1]
Partio | Kandidato | Voĉdonoj (procentaĵo) | Kreso/malkresko kompare al 2014 |
---|---|---|---|
Ekrem İmamoğlu | 48,8 % | +8,7 | |
Binali Yıldırım | 48,6 % | +0,7 | |
Necdet Gökçınar | 1,2 % | −0,2 | |
Muammer Aydın | 0,4 % | +0,3 | |
Selim Kotil | 0,3 % | +0,3 | |
Ersan Gökgöz | 0,3 % | +0,2 | |
Mustafa İlker Yücel | 0,2 % | ±0,0 | |
0,2 % | +0,2 | ||
Zehra Güner Karaoğlu | 0,1 % | ±0,0 |
Venkinto de la elektoj estis Ekrem İmamoğlu, kiu ricevis 24 000 voĉojn pli ol lia konkuranto Binali Yıldırım. Pro kontraŭleĝaĵoj la AKP petis ripeton. Ĉi tiu peto estis akceptita de la alta tribunalo. La novaj elektoj okazos en junio 2019.
En Turkio, sed ankaŭ eksterlande, tiu decido estis polemike diskutita. Precipe la Eŭropa Unio konsideris la ripeton "kontraŭ la libereco de elekto". Laŭ la Eŭropa Unio la AKP akceptu la voĉdonojn kaj la malvenkon.[3].