Lokoja | |||
---|---|---|---|
local government area of Nigeria (en) urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 48′ N, 6° 45′ O (mapo)7.80194444444446.7441666666667Koordinatoj: 7° 48′ N, 6° 45′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lokoja [+] | |||
Lokoja [lokoĝa] aŭ Lokaja estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato Kogi Ŝtato kaj diocezo en Niĝerio.
Lokoja situas sur ebenaĵo ĉe kunfluejo de riveroj Niger kaj Benue en la meza sekcio de la lando.
Dum miloj da jaroj oni loĝis ĉi tie. Britoj fondis la urbon mem por administra centro en 1841.
Lokoja estas centro de komercado por ĝia agroregiono.
Lokoja situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 26 kaj 32 °C. Jare pluvas po 1143 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro.
El Lokoja ĉefvojoj kuras al Ilorin, Abuĝo kaj Beninurbo, krome estas malpli grava vojo al Otukpo. Por liverado de varoj ambaŭ riveroj estas profiteblaj.