Loma de Ucieza | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34127 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 184 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 4° 35′ U (mapo)42.441388888889-4.5791666666667Koordinatoj: 42° 26′ N, 4° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 840 m [+] | ||
Areo | 71 km² (7 100 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Loma de Ucieza [+] | |||
Loma de Ucieza [LOma deŭZJEza] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Loma de Ucieza eble povas esti komprenata etimologie kiel Monteto de Ucieza.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 71,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 199 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 57 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La municipo Loma de Ucieza estis formita en 1975 per la kunigo de la municipoj Bahillo (kiu estas la municipa ĉefurbo), Gozón de Ucieza, Itero Seco kaj Villota del Duque.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj, ermitejo, arkeologiaj kuŝejoj, kaj etnografia muzeo.