La Londona etaĝa buso (angle AEC Routemaster) estas modelo de duetaĝa aŭtobuso kiu estis senvualigita en 1954 kaj enkondukita en la trafikon de Londono la 8-an de februaro 1956.
Ili celis anstataŭi la trolebusojn en Londono, kio okazis inter 1959 kaj 1962. La lasta Routemaster (RML 2760) ekservis en marto de 1968.
La etaĝaj busoj iĝis simboloj de Londono, turismaj altiraĵoj. Ili havis malfermitajn pordojn, do oni povis ensalti.
La aŭtobusoj estis ruĝaj, kun malfermita malantaŭa pordo, alta perono kaj kun konduktoro. Siatempe ĝi reprezentis teknikajn novaĵojn kiel servo-stirilon, hidraŭlikan bremson kaj aŭtomatan kuplilon (tiuj aperis en aliaj urbegaj busoj nur en la 1970-aj jaroj).
La morton de la etaĝaj busoj anoncis Ken Livingstone, kiam li postulis busojn por la rulseĝuloj. Tiel oni paŝon post paŝo ĉesigis liniojn en 2003-2004. La lasta linia aŭtobuso (Linio 159) trafikis la 9-an de decembro 2005 (de Marble Arch tra Oxford Street ĝis Brixton). La buson adiaŭis miloj, sed ankaŭ protestis reprezentantoj de handikapuloj kontraŭ la "trafika apartigo".
La nostalgiuloj venketis iom ĉe la londona registaro, kiam oni atingis trafikon de 20 ekzempleroj sur du turismaj linioj ekster horaro, dumtage. (En Londono trafikas pli ol 8500 urbaj aŭtobusoj).
Multaj aĉetas la neuzotajn busojn kun turismaj celoj.
La novaj laŭhoraraj busoj estas simplaj kun fermeblaj malantaŭaj pordoj, konvenaj por handikapuloj.