Lopa kvantuma gravito (LKG, aŭ angle LQG) estas teorio kiu provas priskribi la kvantumajn ecojn de gravito. Ĝi ankaŭ estas la teorio de kvantuma spaco kaj kvantuma tempo, ĉar laŭ la ĝenerala relativeco, la geometrio de spactempo estas manifestaĵo de gravito. LKG estas provo kunfandi kaj adapti norma kvantuma mekaniko kaj norma ĝenerala relativeco. La ĉefa rezulto de la teorio estas fizika bildo de spaco, kie spaco estas grana. La graneco estas rekta konsekvenco de la kvantumigo. Ĝi havas la saman naturon kiel la graneco de la fotonoj en la kvantuma teorio de elektromagnetismo aŭ diskretaj niveloj de energio de la atomoj. Sed ĉi tie, spaco ĝi mem estas diskreta.
Pli precize, oni povas vidi spacon kiel ekstreme delikata ŝtofo aŭ reto, kiu "teksiĝas" de finhavaj lopojn. Tiuj retoj de girantaj lopoj nomiĝas spinretoj. La siatempa evoluo de spinreto nomiĝas spinŝaŭmo. La antaŭvidita grandeco de tiu strukturo estas la longo de Planck, kiu estas proksimume 10−35 da metroj. Laŭ la teorio, distancoj kies skaloj estas pli malgrandaj ol la longo de Planck havas nenium da signifo. Tial, LKG antaŭdiras, ke ne nur materio sed ankaŭ spaco ĝi mem havas atoman strukturon.