Louis Kahn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Itze-Leib Schmuilowsky |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1901 en Kuressaare, Rusia Imperio |
Morto | 17-an de marto 1974 (73-jaraĝa) en Stacidomo Pensilvanio |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Montefiore Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono (1914–) Usono Rusia Imperio Estonio |
Alma mater | Universitato de Pensilvanio Universitato Yale |
Familio | |
Infano | Nathaniel Kahn (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto dezajnisto instruisto pentristo universitata instruisto filozofo |
Verkoj | Kimbell Art Museum |
Louis Isadore Kahn (naskiĝite Itze-Leib Schmuilowsky) (la 20an de februaro 1901 aŭ 1902 – la 17an de marto 1974) estis mondfama arĥitekto kun laborbazo en Filadelfio, Pensilvanio, Usono. Laborinte diversrole por pluraj firmaoj en Filadelfio, li fondis sian propran firmaon en 1935. Daŭrigante sian privatan aktivadon, li laboris ankaŭ kiel dezajna kritikisto kaj profesoro pri arĥitekturo en la Yale School of Architecture de 1947 ĝis 1957. De 1957 ĝis sia morto li estis profesoro pri arĥitekturo en la School of Design (Dezajna Lernejo) de la Universitato de Pensilvanio. Influite de antikvaj ruinoj, la stilo de Kahn emas al monumentaj kaj monolitecaj, pezaj konstruaĵoj, kaŝantaj nek sian pezon, nek siajn materialojn, nek la manieron en kiu ili kunmetiĝis.
Lia ĉefverko estas la parlamentejo de Bangladeŝo, en Dako.
Kahn havis tri malsamajn familiojn kun tri malsamaj virinoj: lia edzino, Esther, je kiu li edziĝis en 1930; Anne Tyng, kiu komencis kunlaboran kaj personan rilaton kun Kahn en 1945; kaj Harriet Pattison. Lia nekrologo en la ĵurnalo New York Times, skribita de Paul Goldberger, menciis nur Esther kaj lian filinon kun ŝi kiel postvivantojn. Sed en 2003, la filo de Kahn kun Pattison, Nathaniel Kahn, reĝisoris biografian dokumentan filmon pri sia patro, kun la titolo My Architect: A Son's Journey (Mia arĥitekto: la vojo de filo), kiu, krom prezenti lian arĥitekturon, parolas kun la homoj kiuj konis lin: familio, amikoj kaj kolegoj. Ĝi enhavas intervjuojn kun famaj samtempaj arĥitektoj kiel B. V. Doshi, Frank Gehry, Ed Bacon, Philip Johnson, I. M. Pei kaj Robert A. M. Stern, sed ankaŭ deinternan bildon de la nekutimaj familiaj aranĝoj de Kahn. En la filmo oni uzas lian nekutiman morton kiel deirpunkton kaj kiel metaforon de la "nomada" vivo de Kahn.
Li mortis pro kor-atako en vira neprejo de la staci-domo Pennsylvania Station en Novjorko. Dum tri tagoj ne eblis identigi lin, ĉar li forstrekis la hejman adreson sur la pasporto. Tiutage li revenis de vojaĝo al Barato kaj, malgraŭ sia longa kariero, li mortis havante amason da ŝuldoj.