Loĝejoj de graco kaj favoro estas loĝdomoj kaj apartamentoj posedataj de monarko danke al sia pozicio kiel ŝtatestro kaj alpruntitaj sen lupago kiel parto de dunga kontrakto aŭ por danki por faritaj servoj.
La termino eble devenas de la verkoj de Niccolo Machiavelli kiu skribis pri konsilantoj kiel "ministri per grazia e concessione", kiu tradukiĝis al la angla kiel "ministered through grace and favour" 'nomita ministro per graco kaj favoro'.
En Britujo tiujn domojn posedas la Krono kaj ili nuntempe ofte inkludas la domon de la Ĉefministro. La plej multaj el la domoj kaj apartamentoj estas impostataj kiel materia gajno (benefit in kind) kvankam tiun statuson ne havas la numero 10 Downing Street aŭ kiu ajn loĝejo transdonita por sekurecaj celoj, kiel la loĝejo de la Ŝtata Sekretario de Nordirlando.Citaĵa eraro Nevalida <ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2
Kelkfoje oni transdonas ilin al altnivelaj politikistoj: ekzemple la Vicĉefministro John Prescott rezidis en loĝejo de graco kaj favoro en Dorneywood ĝis la fino de majo 2006.Citaĵa eraro Nevalida <ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2Citaĵa eraro Nevalida <ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2
Ekzemploj pri britaj loĝejoj de graco kaj favoroj inkludasCitaĵa eraro Nevalida <ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2Citaĵa eraro Nevalida <ref>
-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2: