La Pordego Żarska kun mezepoka turo (germane Büttelturm, pole baszta „Wieża Głodowa”)La kastelo en lubsko, nun la domo de la socia helpoLa enir-pordego al la kastelo en LubskoLa preĝejo de la Vizito de Maria en Lubsko
En la urbo naskiĝis konata esperantisto:
Przemysław Paweł Grzybowski (naskiĝis en 1968 en Lubsko) estas doktoro pri pedagogio, instruisto ĉe la Universitato Kazimierz Wielki en Bydgoszcz, Pollando. Li interesiĝas pri interkultura kaj kompara pedagogioj. Kunordigas diskutliston „Międzyszkolnik” de Forumo de Junaj Pedagogoj ĉe Komitato de Pedagogiaj Sciencoj de la Pola Akademio de Sciencoj; prizorgas la Akademian Centron de Volontuloj ĉe la Universitato Kazimierz Wielki. Li estas volontulo en la internacia movado de doktoroj-klaŭnoj de Patch Adams; instruisto de Esperanto, preleganto, ĵurnalisto kaj tradukisto; partoprenanto de pluraj internaciaj iniciatoj pri edukado – i.a. en Brazilo, Ĉinio, Francio, Peruo, Rumanio kaj Vjetnamio.[1]
Gerhard Domagk (naskiĝis la 30an de oktobro 1895 en Lagow, Brandenburgio (nun Łagów en Lubuŝio), mortis la 24an de aprilo 1964 en Burgberg, nun parto de Königsfeld en la Nigra Arbaro) – la germana pioniro de medicino, konata patologo, mikrobiologo kaj laŭreato de Nobel-premio pri medicino en la jaro 1939.
Jerzy Kaczmarek (naskiĝis 1948), pola skermisto, ora olimpika medalo en Munkeno en la jaro 1972.
Joanna Honarata Brodzik (* naskiĝis la 11an de januaro 1973 en Krosno Odrzańskie), fama pola aktorino.