Lucinda Riley | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Lucinda Riley | ||
Naskonomo | Lucinda Kate Edmonds | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1965 en Lisburn | |
Morto | 11-an de junio 2021 (56-jaraĝa) | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Kancero ![]() | |
Lingvoj | irlanda • angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | |
Alma mater | Italia Conti Academy of Theatre Arts (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto aktoro romanisto ![]() | |
Laborkampo | Literatura aktiveco, prozo kaj aktorado ![]() | |
Aktiva en | Norfolk vd | |
Aktiva dum | 1992–2021 vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lucinda RILEY (la 16-an de februaro 1965 - la 11-an de junio 2021) estis irlanda filma, teatra kaj televida aktorino kaj verkisto kiu verkis historian kaj romantikan fikcion [1].
Lucinda Reilly, naskita Edmonds, naskiĝis en Lisburn, Nord-Irlando, al ŝiaj gepatroj, Janet kaj Donald Edmonds. Ĝis la aĝo de kvin jaroj ŝi vivis kun siaj gepatroj en la vilaĝo Drumberg apud Belfasto, kiam la familio translokiĝis al Leicestershire, en la nordoriento de Anglio [2]. Ŝia patrino estis aktorino kaj ŝia patro laboris en teksaĵa firmao.
Ekde 14-jaraĝa Lucinda komencis studi baleton kaj teatron ĉe la Italia Conti Academy of Theatre Arts en Londono.
16-jaraĝa, ŝi ricevis sian unuan gravan rolon kiel aktorino en la BBC serio "Treasure Hunters" verkita de infanaŭtoro Edith Nesbit. Ŝi daŭre ludis dum pliaj sep jaroj. Dum tiu tempo ŝi geedziĝis kun aktoro Owen Whittaker. La paro divorcis post kiam ili havis filon.
Ŝia aktora kariero estis mallongigita kiam ŝi malsaniĝis je mononukleozo, do ŝi komencis verki [3].
En 1992, ŝia unua romano Lovers and Actors (Amantoj kaj Ludantoj) estis publikigita.
En 1998, Lucinda revenis al Anglio (post loĝado en Irlando dum pluraj jaroj), kie ŝi reedziĝis en 2000 al Steven Riley, ŝanĝis sian familian nomon al Riley kaj naskis tri infanojn. Ŝi dediĉis la periodon de edukado de infanoj al verkado de tri romanoj.
En 2013 Riley decidis verki sep-romanoserion bazitan alegorie sur la mitoj kaj legendoj de la Plejadoj kaj ŝia edzo iĝis ŝia literatura agento kaj manaĝero.
En 2015 Riley aĉetis bienon en Okcidenta Cork, Irlando, kie ŝi verkis siajn lastajn kvin romanojn.
En 2016, produktanto Rafaela De Laurentiis akiris la televidrajtojn al la romanserio Seven Sisters (La Sep Fratinoj) [4].
En 2017 Lucinda Riley estis diagnozita kun kancero kaj en 2021 ŝi mortis pro sia malsano [5]. Tri semajnojn antaŭ ŝia morto, ŝia romano "The Missing Sister", la sepa kaj lasta romano en la "Seven Sisters" serio, estis publikigita.
La romanoj de Riley estis nomumitaj por pluraj premioj:
Premio Bancarella, kiu estas literatura premio en Italio kaj la premio por romanoj en Germanujo.
En 2020 Riley gajnis la platenan premion en Nederlando por 300,000 ekzempleroj de unu romano en unu jaro, premio kiu ankaŭ estis gajnita per la Harry Potter romano.