Ludgeřovice (germane Ludgierzowitz, 1939-45: Ludgerstal, pole Ludgierzowice) estas municipo de Hluĉinio en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 4 980 loĝantoj (2024). Parto de la vilaĝo estas ankaŭ vilaĝeto Vrablovec. Ludgeřovice situas en milde ondiĝinta arbaroriĉa pejzaĝo inter urboj Hlučín kaj Ostrava. De sur ĉi tieaj altaĵoj estas sude videblaj montoj de Moraviasileziaj Beskidoj kaj dum bonaj kondiĉoj ankaŭ montoj de montaro Nízký Jeseník.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostrava, Hlučín, Šilheřovice kaj Markvartovice.
La unuaj skribmencioj pri la vilaĝo devenas el la jaro 1303.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 471 |
---|
1880 | 1 699 |
---|
1890 | 2 073 |
---|
1900 | 2 566 |
---|
1910 | 2 780 |
---|
1921 | 3 250 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 916 |
---|
1950 | 4 065 |
---|
1961 | 4 544 |
---|
1970 | 4 525 |
---|
1980 | 4 603 |
---|
1991 | 4 505 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 4 595 |
---|
2011 | 4 650 |
---|
2014 | 4 777 |
---|
2016 | 4 794 |
---|
2017 | 4 862 |
---|
2018 | 4 882 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 4 919 |
---|
2020 | 4 946 |
---|
2021 | 4 827 |
---|
2022 | 4 938 |
---|
2023 | 4 955 |
---|
2024 | 4 980 |
---|
- Preĝejo de sankta Mikolao – preĝejo kaj ceteraj paroĥejaj objektoj estas konstruitaj en germana novgotika stilo el ruĝaj akre bakitaj brikoj el la jaro 1907.
En la municipo naskiĝis germana ĉeĥa sacerdoto Ludvík Kus (1931-2010).
Hluĉinio |
---|
membraj urboj kaj municipoj: |
|
---|
kunlaborantaj urbaj partoj: |
|
---|
|