Ludviga otido | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Neotis ludwigii Rüppell, 1837 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ludviga otido (laŭ la latinlingva scienca nomo Neotis ludwigii) estas specio de birdoj de la familio Otididae. Ĝi estas mezgranda otido kun mezlonga kolo kaj longaj kruroj, afrika grundoloĝanta birdo.
La specio estis nomita laŭ Barono von Ludwig, kiu helpis natursciencojn en Suda Afriko. Ĝi estas mezgranda specio.
La Ludviga otido povas pezi el 3 ĝis 7.3 kg, kun averaĝo de 6.3 kg ĉe la multe pli granda masklo kaj 3.4 kg ĉe la pli malgranda ino. Longo gamas el 76 ĝis 85 cm ĉe inoj kaj 80 ĝis 95 cm ĉe maskloj.[1]
La vizaĝo kaj antaŭa kolo de la birdo estas grizbrunaj dum la malantaŭo de la kolo kaj vizaĝo estas blankaj. La nuko estas svage oranĝa. Inoj kaj junuloj varias de la masklaj plenkreskuloj pro sia plia malgrandeco kaj iomete pli helkoloraj antaŭkolo kaj vizaĝo.[2]
La Ludviga otido estas ofte konfuzata kun la Stanleja otido (plej ofte konata kiel Denhama otido), Neotis denham. [3] La Denhama otido tamen havas pli palan grizon sur sia vizaĝo kaj antaŭkolo, pli brunan nukon, kaj ankaŭ estas markita per unikaj kronaj strioj de nigra kaj blanka koloroj sur sia kapo.[4]
La Ludviga otido estas membro de la familio Otididae, kiu enhavas la otidojn.[5] Ĝeneralaj otidaj karakteroj estas mallongaj, fortikaj bekoj; kamuflaj korpoj; kaj vivado en savanoj kaj herbejoj.[6]
La Ludviga otido estas parto de la afrika otida genro konata kiel Neotis, kiu havas tri aliajn speciojn, krom la Ludvigan otidon.[7]
Tipe inter otidoj, la Ludviga otido vivas en herbejoj[6] kaj en duonaridaj regionoj.[3] Ilia teritorio estas tipe limigita al la okcidenta flanko de Suda Afriko, en okcidenta Sudafriko, Namibio, kaj foje en Bocvano.[3] La totala teritorio de la specio estas ĉirkaŭ 380 000 km2.[8]
En la 1980-aj jaroj, la totala populacio de la Ludviga otido estis ĉirkaŭkalkulita je 56 000 – 81 000.[3] Pli ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj de la populacio indikas, ke estas ĉirkaŭ 114 000 tiaj birdoj nur en Sudafriko.[9]
Oni ofte kredas, ke la otidoj emas sekvi pluvsezonojn, sed tio poste estis kontestita per pli nova esplorado.[9] Tamen, ŝajne estas signifa pruvaro, ke tiuj birdoj ja preferas vivi en modifitaj vivejoj kiel ekzemple agrikulturaj kampoj kaj paŝtejoj.[9]
La otidoj de Ludwig ne formas grandajn arojn, tendence esti vidataj en grupoj kun meza grandeco de 2.13 individuoj en somero kaj 3.56 individuoj en vintro.[9]
|