Ludwig Anzengruber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ludwig Anzengruber | |||||
Naskiĝo | 29-an de novembro 1839 en Vieno | ||||
Morto | 10-an de decembro 1889 (50-jaraĝa) en Vieno | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Sepso vd | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | L. Gruber vd | ||||
Okupo | poeto dramaturgo romanisto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ludwig ANZENGRUBER, alianome: Ludwig Gruber, (naskiĝinta la 29-an de novembro 1839 en Vieno, mortinta la 10-an de decembro 1889, samloke) estis aŭstra verkisto.
Li estis populara poeto, dramatisto kaj rakontisto kiu kontraŭbatalis per siaj verkoj moralan kaj religian maltoleremecon kaj etburĝaran pensadon.
Post nefinita trejnado kiel librovendisto (1858) li vojaĝadis kiel statisto kaj helpa aktoro kun malgrandaj trupoj. Ekde 1866 li vivis denove en Vieno, verkante kelkajn - nesukcesajn - dramojn. En 1868/69 li ĵurnalistis. En 1869 li faris skribaĵon por polica kancelario pro malriĉeco; ili dungis lin unu jaron poste por pli longa tempo.
La trarompo fariĝis en 1870 per la surscenejigo de la dramo Der Pfarrer von Kirchfeld. Poste oni ofertis al li iĝi oficiala dramverkisto ĉe la Teatro ĉe la Vieno. Sekvis nenombreblaj komedioj kamparanaj kaj ankaŭ kelkaj tragedioj kaj romanoj. Alia kulmino kariera estis la aljuĝo de la Schiller-premio en 1878.
Tamen li devis denove transpreni ĵurnalistan laboron pli malfrue pro ne ebla daŭrigo de furorliteraturaĵoj. En 1887 li ricevis la Grillparzer-premion pro sia komedio Heimg'funden (1885).