Luhyňa (luhinja), hungare Legenye (legenje) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
Luhyňa situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landlimo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Trebišov-Slovenské Nové Mesto, laŭ fervojo Michaľany-Ĉop. Trebišov troviĝas 17 km-ojn.
La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1263 en formo "Legene". En 1910 loĝis en Legenye 473 da homoj, (434 hungaroj, 39 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Legenye apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Legenye rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Luhyňa 326 da homoj, (escepte 5 hungarojn ĉiuj slovakoj).
En la iama Letenye naskiĝis hungara kalvinana episkopo István Fejes.