Lumpiaque | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50295 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 848 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 38′ N, 1° 18′ U (mapo)41.6298144-1.3026192Koordinatoj: 41° 38′ N, 1° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 310 m [+] | ||
Areo | 29,5468 km² (2 954 .68 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lumpiaque [+] | |||
Lumpiaque [lumPJAke] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Lumpiaque estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas norde de Épila kaj sude de Rueda de Jalón. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón.
La loĝloko Lumpiaque mem estas je 48 km okcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 310 msm. Ĝi estas ĉe la rivero Jalón kaj transe estas malgranda loĝloko Rueda de Jalón (ŝoseo A-2304); paradokse tiu havas tre grandan municipan teritorion, dum Lumpiaque (A-122) tre malgrandan kompare.
Estis restaĵoj de Bronzepoko, romiaj restaĵoj kaj tomboj de visigotoj. Araboj kreis reton por irigacio. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En la 13-a jarcento jam estis kastelo pro defendoneceso.
De 1275 estis la unua dokumenta mencio de Lumpiaque, nome la donaco de la kastelo fare de Jakobo la 1-a al Martín Ortiz de Azagra. Tre probable, grandaj fundamentoj en la malsupra kvartalo estas restaĵoj de tiu kastelo. Dum la Mezepoko Lumpiaque estis senjorlando de diversaj senjoroj: en 1480 Juan de Jasa vendis ĝin al Juan Ximénez de Urrea. La familio Urrea, poste grafoj de Aranda, estos jam sen interrompo senjoroj de Lumpiaque: ili permesis la uzadon de la baseno al la araba komunumo en 1482.
En popolnombrado de 1495 estis tri dek familioj en Lumpiaque, tio estas, ĉirkaŭ cent kvin dek personoj, ĉiuj islamanaj. En la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejon kun rimarkinda mudeĥara sonorilturo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de pli ol sep cent moriskoj, nome ekonomia kaj demografia krizo. En la 18-a jarcento oni konstruis ermitejon.
Lumpiaque demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Aliloka industriigo rezultis en la transformado de la kultivo de la tradiciaj cerealoj al beto cele al la sukerindustrio. Krome, profite de la internacia manko pro la filoksero en Francio, kreskiĝis la kultivado de vitejoj.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Lumpiaque oni malaltiĝis el 1 986 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 841 loĝantoj, do oni perdis multe pli ol duonon.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo.
Altiraĵoj estas tre diversaj, nome la sonorilturo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj ktp.