Lunaso aŭ Lamaso estas rikolta festivalo festata en multaj partoj de la angla-parolanta mondo. En la norda hemisfero, oni festas ĝin la 1-an de Aŭgusto, kaj en la suda la 1-an de Februaro.
Lunaso estas unu de la Pligrandaj festoj de Vikanoj, kaj fajra festo. Ĝi estas festo pri rikolto, kaj estas por vikanoj la komenco de Aŭtuno. Estas tempo por danki pro tio, kion oni havas, danki ke ekzistas aliaj homoj kiuj nin helpis dum la pasintaj monatoj. Oni ankaŭ planas por la venonta vintro.
Tradicia manĝaĵo dum Lunaso estas kuketoj homformaj. Oni kutime bakas ilin el maizpano (ĉar estas rakonto pri la maizdio, kiu mortas por havigi al homoj la eblecon travivi la vintron), kaj poste manĝas ilin. La signifo de ĉi tio estas ke la Dio mortas por ke li renaskiĝu forta por la venonta jaro dum Julo, ties ofero travivigas vivantaĵojn tra la vintro.
Laŭ kelkaj vikanaj tradicioj, ĉi tiu estas tradicia tempo por mankunigiĝi.
Lunaso montras la maljuniĝon de la Diino kaj Dio, kiuj spegulas la ŝanĝojn de la sezonoj kaj la pasadon de la jaro. Espero de la daŭro de vivo ne mortas pro ilia malfortiĝo kaj la alvenanta vintro, tamen; tiu infano – kiun estigis la Dio en la ventro de la Diino dum Belteno – ankoraŭ kreskas, pretigante sin por naskiĝi dum Julo. La Dio mem malfortiĝas pro sia aĝo kaj antaŭvidas sian morton dum Saveno, konsentante ke li mortu por travivigi sian virinon kaj naskotan infanon.
Lamasaj folioj, aŭ Lamasa kreskaĵo temas pri dua kreskiĝo de folioj kelkfoje aperantaj dum somero de deciduaj arboj. Ili anstataŭas foliojn kiuj aŭ formanĝiĝis de insektoj, aŭ simple forfalis. Kelkfoje, la novaj folioj aspektas aliaj ol la antaŭaj, ĉu laŭ formo, ĉu laŭ tekseco, ĉu laŭ harumo.