Lunkuko (ĉine 月饼, tradicie 月餅, pinjine yuèbǐng) estas specialaĵo de la ĉina kuirarto. Temas pri bakaĵo, kiu povas havi aŭ dolĉan aŭ salan guston.
La kukoj tradicie produktiĝas kaj manĝiĝas aparte dum la aŭtuna tradicia ĉina Aŭtunmeza Festo aŭ Lunfesto, sed ankaŭ ŝatatas okaze de aliaj eventoj. La tipa lunkuko rondas, havas diametron de proksimume 10 centimetroj kaj altas ĉirkaŭ 5 centimetrojn. Ĝi havas kompare multajn kaloriojn kaj ofte manĝiĝas akompanate de ĉina teo.
Ĉiu regiono de Ĉinio havas proprajn receptojn pri lunkukoj. En Tajvano ekzemple la salaj lunkukoj estas plenigitaj per ovoflavaĵo (simbolo por la plenluno) kaj viando, la dolĉaj per batatoj. Kutimas ankaŭ dolĉa plenigo el faboj, sezamo kaj ananaso. Unuigi la principon de sala kaj dolĉa gusto en sama kuko simboligas la harmonion de Jin kaj Jang.
La kukoj kutime dekoriĝas per ĉinaj literoj, ekzemple por "longa vivo" aŭ "harmonio", krome – tre profane – ofte de la produktinta bakejo. Malofte oni produktas ilin private, sed kutime vendeje aĉetas kaj sekve disdonacas ilin al amikoj aŭ familianoj, ofte kun multekostaj aldonaj donacoj. Tre malofte ĉinoj aĉetas lunkukojn por la propra forkonsumo.
Laŭ malnova legendo en la lunkukoj dum la mongola okupo de Ĉinio la ĉinaj ribelantoj kaŝis kaj transportis sekretajn mesaĝojn. Se tiu legendo verus, la kukoj iusence konsideriĝus antaŭŝtupo de la nunaj fortuno-biskvitoj.