Lupeno la 3-a:
La kastelo de Kaljostro | |
---|---|
animea filmo • longa movbilda filmo | |
Originala titolo | ルパン三世 カリオストロの城 [Rupan Sansei: Kariosutoro no shiro] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | la japana |
Kina aperdato | la 15-a de decembro 1979 |
Daŭro | 100 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | Hajao Mijazaki |
Scenaro | Hajao Mijazaki, Haruja Jamazaki |
Laŭ la verko de | Monkey Punch |
Muziko de | Juĝi Ono |
Produktinta firmao | Jukata Fuĝioka |
IMDb | |
Lupeno la 3-a: La kastelo de Kaljostro (japane: ルパン三世:カリオストロの城 [rupan sansei: kariosutoro no ŝiro]) estas 1979-a japana animacia filmo, kaj la dua el la animeaj kinaj filmoj pri Lupeno la 3-a (persono kreita de Monkey Punch, kaŝnomo de Kazuhiko Kato) kaj la ununura de tiuj kinaj filmoj, kiun Hajao Mijazaki reĝisoris.
Mijazaki kunreĝisoris antaŭe la unuan animean televidserion pri Lupeno la 3-a, kaj ankaŭ du epizodojn de la dua televida serio. La filman muzikon komponis Ono Juĝi.
En sia originala lando, la filmo premieris la 15-an de decembro 1979. Malgraŭ tio, ke ĝi komence havis malbonetajn kinejajn enspezojn, La kastelo de Kaljostro ricevis grandan laŭdon, kaj recenzistoj rimarkas la influon de ĉi tiu filmo en la postaj verkoj de Mijazaki. Ĝi fariĝis la plej populara kaj bon-rigardata verko el la tuta franĉizo de Lupeno la 3-a.[1] Ĉi tiu filmo montras relative bonkoran Lupenon, dum la aliaj filmoj montras lin plimulte kiel iomete cinikan amuzemulon.
La titolo aludas al La Comtesse de Cagliostro, unu el la originalaj verkoj pri Arseno Lupeno, verkita de Moris Leblan.
lingvo | titolo | signifo |
la japana | ルパン三世 カリオストロの城 | Lupeno la 3-a: La kastelo de Kaljostro |
la angla | The Castle of Cagliostro | la kastelo de Kaljostro |
la germana | Das Schloss des Cagliostro | la kastelo de la Kaljostroj |
la franca | Le Château de Cagliostro | la kastelo de Kaljostro |
la itala | Il castello di Cagliostro | la kastelo de Kaljostro |
la hispana | El castillo de Cagliostro | la kastelo de Kaljostro |