Lupiana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19142 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 325 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 3° 3′ U (mapo)40.611388888889-3.0519444444444Koordinatoj: 40° 37′ N, 3° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 775 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lupiana [+] | |||
Lupiana estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 325 loĝantoj sur areo de 30 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas lupianeros respektive lupianeras.
Lupiana situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 773 m super marnivelo; je 12 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°36′41″N 3°03′07″Ok.
Nordokcidente: Guadalajara | Norde: Centenera | Noriente: Atanzón kaj Guadalajara |
Okcidente: Guadalajara | Oriente: Valfermoso de Tajuña | |
Sudokcidente: Horche | Sude: Horche | Sudoriente: Romanones |
Ĝis 1569, Lupiana estis unu de la domaroj kiuj apartenis al la jurisdikcio de la Común de Villa y Tierra de Gvadalaĥaro, kiel rezulto de la procezo por reloĝado de la antikva Regno de Toledo.[1] Lupiana estis unu de la ĉefurboj de la teritorioj de la alfoz de Gvadalaĥaro. La setlejo pligraviĝos kiam en 1330 Diego Martínez de la Cámara fondis primitivan ermitejon dediĉitan al Sankta Bartolomeo, kiu estis la prakerno de la monaĥejo kiun fondis poste Fray Pedro Fernández Pecha, kiel definitiva setlejo de la naskiĝanta Ordeno de Sankta Hieronimo.[2] Pro tiu monaĥejo, la setlejo kreskiĝis en gravo kaj loĝantaro. Pro tio la tiam domaro de Lupiana deziris havi sian propran jurisdikcion dise de Gvadalaĥaro, procezo kiu pintis en la regado de Filipo la 2-a.
Ankaŭ la propra Monaĥejo de Sankta Bartolomeo estis interesata por eliri el la jurisdikcio de la alfoz de Gvadalaĥaro, tamen ne deziris resti sub la jurisdikcio de urbeto kun reĝa jurisdikcio. Pro tio ili iniciatis proceson pere kiu Lupiana disiĝus el la Común de Villa y Tierra de Gvadalaĥaro por iĝi villa, sed villa de abadengo, tio estas abatej-jurisdikcia urbeto, ĉar la postenoj de la konsilantoj estos nomumitaj de la abatejo de la monaĥejo.
Lupiana atingis loĝantaran pinton en la 1880-aj jaroj kun 714. Poste malpliiĝis kaj rekuperiĝis post la Hispana Enlanda Milito danke al la proksimeco al la provinca ĉefurbo ĝis pinto de 609 loĝantoj en 1950, sed poste oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Lupiana, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Lupiana kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 325 en 2024. Kiel sekvo la konsilantaro de la urbeto starigis en sia placo jurisdikcian pilorion kun funkcio de punpilorio en 1589, kiel dirite en la surskribaĵo de la pilorio.[3]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.