Lurcy-Lévis | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 03155 [+] | ||
Poŝtkodo | 03320 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 852 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 44′ N, 2° 56′ O (mapo)46.7297222222222.9383333333333Koordinatoj: 46° 44′ N, 2° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 196 m [+] | ||
Areo | 71,42 km² (7 142 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lurcy-Lévis [+] | |||
Lurcy-Lévis estas franca komunumo kiu troviĝas en la departemento Allier en la centro de Francio. Ĝi situas en fekunda kaj arbara pejzaĝo kaj havas 1 893 loĝantojn (je dato la 1-an de januaro 2017).
La plej proksima pli granda urbo estas Nevers, kie estas ankaŭ la plej proksima fervoja stacidomo. Regiona buso veturas de Moulins tra Bourbon-l'Archambault al Lurcy-Lévis.
Estas ankaŭ kelkaj stratoj kun pitoreskaj domoj.
Sur la teritorio de Lurcy-Lévis troviĝas ankaŭ dromo kie skipoj de Formulo 1 venas testi la aerodinamikon de la veturiloj kaj Velodromo, kiu estas unu el la plej malnovaj biciklaj vetkurejoj en Francio, konstruita en 1897. Je 10 kilometroj de la municipo estas ankaŭ rimarkinda arbaro Forêt de Tronçais.
Kiel malgranda municipo ĝi gastigas lokon al la tiel nomata "Street Art City": spaco dediĉita al strata arto[1] instalita en la konstruaĵoj de iama trejncentro de la franca poŝtaj servoj[2]. La konstruaĵoj en Street Art City estas kovritaj sur 22 000 m² per freskoj[2]. Ĉiujare la organizantoj retenas nur 80 el la ĉirkaŭ 900 artistoj-kandidatoj (80). En 2017, 15 000 homoj vizitis Street Art City por vidi ĉi tiujn efemerajn verkojn[3].