Lutz Heilmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1966 (58-jaraĝa) en Zittau |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.lutz-heilmann.info/ |
Lutz Eberhard HEILMANN (n. 7-an de septembro 1966 en Zittau) estas germana politikisto (partio Die Linke). Heilmann estas la unua ano de la federacia parlamento Bundestag, kiu iam antaŭe laboris ĉefofice por la ministerio pri ŝtata sekureco de GDR.[1]
Post la abituro 1985 en Zittau Heilmann militservis ĉe la ministerio pri ŝtatsekuro de GDR, kaj anstataŭ la devigaj 19 monatoj li libervole plilongigis tion al tri jaroj. Poste li fariĝis ĉefofica kunlaboranto de la departemento pri personprotekto. Laŭ propra aserto Heilmann petis pri eksiĝo en oktobro 1989, sed vere li eliris nur en januaro 1990, kiam la ministerio estis dissolvita.
Poste Heilmann studis ekonomikon en Zittau kaj juron en Berlino kaj Kiel. Li akiris la unuan ŝtatan ekzamenon pri juro en 2005. Samjare li fariĝis ano de la federacia parlamento.
En 1986 Heilmann fariĝis membro de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands, la gvida partio de GDR. En 1992 li forlasis la partion (kiu havis intertempe la nomon PDS), sed refariĝis membro en 2000.[2] Okazis skandalo, kiam en oktobro 2005 - post la parlamentaniĝo - magazino Der Spiegel eltrovis ke Heilmann havis prisilentitan pasintecon kun rilato al la ŝtatsekuro.[3]