Luzhoŭ | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 646000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 218 427 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 345 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 54′ N, 105° 26′ O (mapo)28.89182105.44093Koordinatoj: 28° 54′ N, 105° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 262 m [+] | ||||
Areo | 12228,64 km² (1 222 864 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Luzhou [+] | |||||
Luzhoŭ aŭ Luzhou (en ĉina 泸|泸 aŭ 州|州, en tradicia ĉina skribo 瀘州 kaj en Hanyu Pinyin Lúzhōu; en Siĉuana piĝino: Nu2zou1; en loka dialekto: nu˨˩tsəu˥), iam transskribita kiel Lu-ĉoŭ aŭ Luĉoŭ, estas prefektura urbo situanta en la sudoriento de la provinco Siĉuano, Ĉinio. La urbo, nomita Jiangjang ĝis la epoko de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj, estas konata kiel "vina urbo". Situanta ĉe la kunfluejo de la riveroj Tuo kaj Jangzio, Luzhoŭ estas ne nur grava havenurbo ĉe la rivero Jangzio, sed ankaŭ la plej granda haveno kaj laŭgrande kaj laŭ la produktado en la provinco Siĉuano ekde kiam Ĉongĉingo separiĝis el Siĉuano en 1997.
Je la censo de 2010 ĝi havis 4,218,427 loĝantojn el kiuj 919,832 loĝis en la kerna (metropolita) areo farita el la distriktoj Jiangjang kaj Longmatan, ĉar la distrikto Naxi ne estas ankoraŭ kunurbigita ankoraŭ.[1]
Luzhoŭ, kiu limas kun Junano, Gŭiĝoŭo kaj Ĉongĉingo, estas la nura geografia kuniĝo de kvar provincoj, kaj estis tiele la logika loko por havano en antikva Ĉinio. Post la PRĈ estis fondita en 1949, Luzhoŭ iĝis la ĉefurbo de la suda provinco Siĉuano. En 1983, Luzhoŭ estis aprobita kiel prefektura ĉefurbo administracia.
Luzhoŭ estas bone konata pro sia alkoholaĵoj.[2]