Luzón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19285 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 64 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 2° 17′ U (mapo)41.026944444444-2.2755555555556Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 176 m [+] | ||
Areo | 57 km² (5 700 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Luzón [+] | |||
Luzón estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 64 loĝantoj sur areo de 57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas luzonenses.
Luzón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la norda parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1176 m super marnivelo; je 100 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°01′37″N 2°16′32″Ok.
La municipa teritorio limas kun tiuj de Anguita, Arcos de Jalón, Ciruelos del Pinar, Maranchón kaj Mazarete.
Nordokcidente: Medinaceli | Norde: Arcos de Jalón | Nordoriente: Maranchón |
Okcidente: Anguita | Este: Maranchón | |
Sudokcidente: Anguita | Sude: Mazarete | Sudoriente: Ciruelos del Pinar |
Oni proponis, same kiel por la toponimo Luzaga, ke la lokonomo de Luzón havu rilaton kun la keltibera tribo de lusonoj.[1] En la municipa blazono montriĝas keltibera kavaliro.
Grava lokano estis Francisco Layna Serrano (1893-1971), kuracisto, historiisto kaj kronikisto de la Provinco Gvadalaĥaro, aŭtoro de nombraj libroj pri arto kaj historio de la provinco.
Dum la dua duono de la 19-a jarcento kaj dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro preskaŭ atingis la milon da loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 985 loĝantoj en 1920 al 66 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 900 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Luzón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Luzón kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 64 en 2023.
Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.