László Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1936 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • franca |
Ŝtataneco | Hungario Francio |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1954–1956) |
Okupo | |
Okupo | aktoro scenaristo filmreĝisoro |
László Szabó [lAslO sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó László estis hungara-franca aktoro, reĝisoro.
László Szabó [1] naskiĝis la 24-an de marto 1936 en Budapeŝto.
László Szabó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto inter 1954-1956, sed li estis ankaŭ amatora aktoro. Post la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Parizo, kie li aliĝis al nova ondo de francaj filmistoj. Kelkfoje li estis aktoro en filmoj de Jean-Luc Godard. Ekde mezo de la 1960-aj jaroj pro la amnestio li ofte hejmenvenas al Hungario, eĉ li ricevas fimajn rolojn. Foje li vivas en Francio, foje en Hungario kaj li partoprenas en produktadoj de filmoj. Li ricevis 3 hungarajn premiojn en la jaroj 1985 kaj 1986.