László Szarka (historiisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1953 (71-jaraĝa) en Klobušice |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Komenio en Bratislavo (1971–1976) |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto |
László Szarka [lAslO sarka], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szarka László estas ĉeĥoslovakiana/slovakia hungara historiisto, altlerneja instruisto.
László Szarka[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1953 en Ilava (Ĉeĥoslovakio).
László Szarka apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, respektive en Slovakio. Li maturiĝis en gimnazio en Galanta en 1971, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1976. Li translokiĝis al Budapeŝto, kie li laboris en laborejo de Ĉeĥoslovakia Akademio inter 1977–1985, poste en la Hungara Scienca Akademio ĝis 2000. Intertempe li kandidatiĝis en 1995, krome li instruis en Scienca Universitato Lajos Kossuth (1992–1996), Katolika Universitato Péter Pázmány (1996-1999), Altlernejo Károly Eszterházy (2001-2006). Li estis akademia institutestro ekde 2000, ankaŭ dekano en universitato de Komárno inter 2009–2012. Lia ĉefa tasko estis okupiĝi pri la minoritatoj en Mez-Eŭropo. Li ricevis premiojn inter 1992-2022.